Kestenholz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unterdorf (Kestenholz))
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Kestenholz en Svislando. Pri la komunumo Kestenholz (Alzaco) vidu tie.
Kestenholz
Blazono de Kestenholz
Kestenholz
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Gäu
Koordinatoj  47° 17′ 0″ N 7° 45′ 15″ O / 47.28333 °N, 7.75417 °O / 47.28333; 7.75417 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 0″ N 7° 45′ 15″ O / 47.28333 °N, 7.75417 °O / 47.28333; 7.75417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1662
Areo 8,59 km²
Alteco 450 m super marnivelo
Poŝtkodo 4703
Komunumkodo 2403
Mapo de Kestenholz
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Kestenholz estas komunumo en la distrikto Gäu en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1662 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas ĉe la suda flanko de la ebenaĵo de la rivero Dünnern sude de la Soloturna Ĵuraso. Sudoriente de la komunumo leviĝas la arbara monteto Chilchban, kies kulmino sur 518 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. Al la komunumo apartenas la setlejoj Unterdorf, Oberdorf, Rain kaj Chöpfli.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Kestenholz limas en nordo al Oberbuchsiten, en nordoriento al Niederbuchsiten, en oriento al Wolfwil, en sudoriento al Schwarzhäusern (BE), en sudokcidento al Niederbipp (BE), kaj en okcidento al Oensingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Kestenholz pasas la kantona vojo n-ro 268 de Oensingen al Härkingen, de kiu en Kestenholz deflankiĝas la kantona vojo n-ro 268.1 al Olten. Norde de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, al kiu la komunumo havas alvetureblon en Oensingen, proksimume 2 kilometrojn nordoriente de la vilaĝa centro. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinioj al Olten, Oensingen kaj Wolfwil.

Norde de la komunumo dum la 20-a jarcento ekzistis armea aerodromo. Sur la tereno de la iama armea aerodromo de Kestenholz nuntempe okazas renkontiĝo de malnovtempaj aviadiloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Kestenholz datiĝas el la jaro 1280 kiel Im Kestenholtz. Dum mezepoko Kestenholz estis kun la cetere kampargrafejo Buchsgau sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. En la jaro 1556 setlejo kun sep domoj estis disigita de la paroĥo Oensingen kaj ligita kun la paroĥo Oberkappel. Ek de tiam por la setlejo estis uzata nur ankoraŭ la nomo Kestenholz. La senjoraj rajtoj pri Kestenholz transiris de la Grafoj de Frohburg kaj ties heredantoj al la Baronoj de Grünenberg kaj en la jaro 1416 al Berno kaj Soloturno. En la jaro 1463 Soloturno akiris la kompletan posedon kaj regadon sole. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]