Untereggen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Untereggen
Blazono de Untereggen
Blazono de Untereggen
Untereggen
Untereggen
Untereggen
Untereggen
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Rorschach Sankt-Galo
Koordinatoj  47° 28′ 0″ N 9° 27′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.45000 °O / 47.46667; 9.45000 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 0″ N 9° 27′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.45000 °O / 47.46667; 9.45000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1023
Areo 7,14 km²
Alteco 607 m super marnivelo
Poŝtkodo 9033
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Untereggen
Mapo de Untereggen
Mapo de Untereggen
vdr

Untereggen estas komunumo en la elektodistrikto Rorschach, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1023 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Untereggen situas alte super Rorschach kaj Goldach. La rivereto Goldach (rivero) formas en okcidento la limo inter Untereggen kaj la komunumo Mörschwil. Sudoriente Untereggen limas al Eggersriet, sudokcidente al la urbo Sankt-Galo, en nordo al Goldach kaj en oriento al Rorschacherberg. Sur la teritorio de la komunumo situas la Kastelo Sulzberg en kies parko troviĝas la lageto Schlossweiher. Ĉe la limo kun la urbo Sankt-Galo la rivereto Goldach formas la imponan Martin-Ravinon (germane Martinstobel).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Untereggen situas iomete flanke de la ĉefaj trafikvojoj, fakto al kiu ĝi dankas sian reputacion kiel ripozloko. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per la poŝtaŭto-linio de Rorschach al Sankt-Galo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Untereggen dankas sian ekziston al la Jakoba Vojo, kiu inter Rorschach kaj Sankt-Galo ek de la 9-a jarcento kondukis tra la teritorio de la hodiaŭa komunumo. Untereggen. La unua dokumenta mencio de Untereggen datiĝas el la jaro 908. Meze de la 15-a jarcento la libervoktejo Untereggen falis al la Princabatejo Sankt-Galo, kiu ek de tiam regis pri la loko. En la jaro 1560 Untereggen akiris la rajton de vilaĝo kaj en 1701 estiĝis per disiĝo de Goldach ankaŭ memstara paroĥejo. En la jaro 1803 Untereggen, Eggersriet kaj Grub kuniĝis al politika komunumo, de kiu Untereggen disiĝis en la jaro 1827 kaj fariĝis memstara.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]