Unterpfaffenhofen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unterpfaffenhofen estis ĝis 1978 aŭtonoma komunumo en la bavara distrikto Fürstenfeldbruck, de tiam kunigita kun Germering. En 960 Unterpfaffenhofen estis unuafoje menciata en la dokumentoj. La ekkonilo kaj blazonsimbolo estas la katolika preĝejo St. Jakob.

Esperanto-vivo[redakti | redakti fonton]

En Unterpfaffenhofen situis ĝis februaro 2022 la biblioteko de la Esperanto-Klubo Munkeno, unu el la plej grandaj Esperanto-Bibliotekoj de Bavario. La libroj nun troviĝas en la Bavara Ŝtata Biblioteko (BSB).