Sool GL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Untersool)
Sool
Blazono de Sool
Sool
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Sudo
Koordinatoj  47° 0′ 5″ N 9° 5′ 11″ O / 47.00139 °N, 9.08639 °O / 47.00139; 9.08639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 307
Areo 13,26 km²
Alteco 637 m super marnivelo
Poŝtkodo 8762
Mapo de Sool
vdr

Sool estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 307 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumo Sool estis integrita al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sool situas ĉe la suda bordo de la rivero Sool kaj oriente de Linth sur teraso supre de la valogrundo. La du riveroj kunfluas sudokcidente de la vilaĝo en Schwanden. La iama komunumo konsistas el la tri vilaĝetoj Obersool, Untersool kaj Warth.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sool limis en sudo al Obstalden, en sudoriento al Quarten (SG) en oriento al Engi, en sudo al Schwanden, en okcidento al Mitlödi, kaj en nordokcidento al Ennenda.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sool situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio al Schwanden.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Sool troviĝas en la Habsburga Urbaro, kiu estis verkita inter la jaro 1303 ĝis 1307.

Norde de Sool situas la ruionoj de la burgo Sola, kiuj datiĝas el la 13-a jarcento, kies signifo tamen ne estas konata, ĉar mankas dokumentaj informoj pri la burgo kaj ties loĝantoj.

En la jaro 1713 inscendio detruis la kernon de la vilaĝo Obersool, kiu poste estis rekonstruita parte uzante la ŝtonojn de la burgo Sola.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool estis surbaze de la glarusa komunumreformo kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Monda naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

Sool apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO. En Lochsite Arnold Escher von der Linth en la 19-a jarcento science ekzamenis la tektonikan interŝoviĝon kaj trovis tie la 1-an de aŭgusto 1840 la klarigon de la estiĝo de la Alpoj.

Monda heredaĵo de UNESKO

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]