Untersteinach
| Untersteinach | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Bavario | ||||
| Distriktaro | Supra Frankonio | ||||
| Distrikto | Distrikto Kulmbach | ||||
| Urborajtoj | - | ||||
| Koordinatoj | 50°7′N 11°31′O / 50.117°N, 11.517°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 333 m | ||||
| Areo | 11,42 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 09225 | ||||
| Poŝtkodo | 95369 | ||||
| Aŭtomobila kodo | KU | ||||
| Oficiala kodo | 09 4 77 159 | ||||
| Subdivido | 3 komunumopartoj (Ortsteil) | ||||
| Komunumestro | Heinz Burges | ||||
| Partio de komunumestro | SPD | ||||
| Adreso de la administrejo | Stadtsteinacher Str. 17 | ||||
| Komunuma retejo | www.untersteinach.de | ||||
Untersteinach estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kulmbach de la federacia lando Bavario. Ĝi estas sidejo de la administra komunumo Untersteinach (germane: Verwaltungsgemeinschaft). La 31-an de decembro 2007 la komunumo havis 1945 loĝantojn.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Untersteinach situas ĉe la federaciaj stratoj B 289 kaj B 303. Tuj oriente de Untersteinach komencas la naturparko Frankenwald. Kulmbach situas ĉirkaŭ 10 km okcidente de Untersteinach. La aŭtoŝoseon A9 / E51 oni atingas veturante ĉirkaŭ 10 km suden laŭlonge de la B 303. La grava regiona centro Nürnberg situas ĉirkaŭ 110 km for de Untersteinach (aŭte).
Komunumaj partoj [redakti]
- Gumpersdorf
- Hummendorf
- Untersteinach
Historie [redakti]
Unue Untersteinach troviĝas en dokumento de la jaro 1281. La oldenburga nobela familio Hiltrich dum ses generacioj formis la historion de la loko, ĝis la formorto en 1765. Kiel parto de la prusa princlando Bayreuth laŭ la paco de Tilsit ĝi apartenis ekde 1807 al Francio. Ekde 1810 ĝi estas posedaĵo de Bayern. La hodiaŭa komunumo ekzistas ekde 1818.
Politiko [redakti]
La urba parlamento havas entute 13 membrojn (inkluzive de la urbestro).
- SPD: 7 parlamentanoj
- Wählergemeinschaft Untersteinach: 3 parlamentanoj
- CSU: 3 parlamentanoj
Ĝemelaj kontaktoj [redakti]
La komunumo havas komunuman partnerecon kun la pola komunumo Mogilany.