Unuĉelulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Oni povas dividi la organismojn laŭ konstruo al unuĉeluloj [1] kaj plurĉeluloj. La unuĉeluloj konsistas el nur unu ĉelo kaj formas ĉiukaze ĉelkoloniojn. La unuaj unuĉeluloj aperis sur Tero antaŭ ĉ. 3,5 miliardoj da jaroj.

Unuĉelulaj organismoj entenas ĉiujn arĥiojn kaj eŭbakteriojn same kiel multajn protistojn.

Laŭ malnova koncepto, ankaŭ bestoj, plantoj kaj fungoj povas esti unuĉeluloj. Tiel oni kalkulas la amebojn al bestaj unuĉeluloj, kelkajn reprezentantojn al la mukofungoj; flagelulojn kiel eŭglenon oni kalkulas aŭ al unuĉelulaj algoj aŭ al unuĉelulaj bestoj. Laŭ nova koncepto, ĉiu eŭkariota unuĉelulo apartenas al regno de protistoj.

Tiu divido estas nur priskriba kaj ne donas informojn pro la parenceco, interna konstruo, materialŝanĝo de la organismoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La N.B.N.-nomo estas *Amebofilumanoj*