Unua Kabineto István Tisza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua Kabineto István Tisza
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 3-a de novembro 1903 - 18-a de junio 1905
Antaŭulo Unua Kabineto Khuen-Héderváry
Sekvanto Kabineto Fejérváry
vdr

Unua Kabineto István Tisza [iŝtvAn tisa] estis la dekdua (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon inter 1903 kaj 1905.

Ĉefministro István Tisza

Historio[redakti | redakti fonton]

Post skandaloj de Unua Kabineto Khuen-Héderváry István Tisza formis kabineton. La registaro faris pakton kun la opozicio: ne okazis ŝanĝoj en la parlamenta funkcio, sed la armeo ricevis pli da monoj. En 1904 Tisza krude agis kontraŭ la strikantaj fervojistoj, krome tiel li disigis kunvenon de la socialistoj kaj kamparanoj, ke 33 homoj mortis, multaj vundiĝis. En la parlamento signifa voĉdono okazis, fine la parlamentanoj luktadis kaj disbatis la meblojn. La reĝo en 1905 deklaris pli novan tutlandan baloton, samtempe la reganta partio ĉesis (ili daŭre gvidis la landon ekde 1867). Unusola pozitiva ago de István Tisza estis reentombiga ceremonio de Francisko Rákóczi la 2-a. La sekva estis Kabineto Fejérváry.

Listo de la membroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]