Unua Kabineto Wekerle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua Kabineto Wekerle
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 19-a de novembro 1892 - 15-a de januaro 1895
Antaŭulo Kabineto Szapáry
Sekvanto Kabineto Bánffy
vdr

Unua Kabineto Wekerle [vekerle] estis la oka (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon inter 1892 kaj 1895.

Ĉefministro Sándor Wekerle en 1892

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frua ĉefministro Gyula Szapáry abdikis, ĉar la leĝo pri la burĝa geedziĝo ne estis akceptita. Tiun taskon heredis kabineto de Sándor Wekerle. La leĝo fine akceptiĝis, ĉar ĉiuj politikistoj elektis la malpli malbonan solvon. En 1894 aperis ankaŭ 2 solvendaj problemoj. La unua estis morto de Lajos Kossuth. Laŭ la Aŭstra-hungara interkonsento la kabineto ne rajtis aranĝi la solenan ceremonion pri la entombigo, tial Budapeŝto mem aranĝis tion, tamen helpe de sekreta financa apogo de la kabineto. La alia signifa problemo estis fondo de rumana partio en 1894, kiun la kabineto malpermesis.

Listo de la membroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]