Unua koncilio de Melfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roberto la Guiskarda

La Unua Koncilio de Melfi estis kunvokita kaj ties dekretoj promulgitaj de papo Nikolao la 2-a.

Tiu konsilio (aŭ sinodo) disvolviĝis ekde 3-a de aŭgusto ĝis 25-a de aŭgusto de 1059; ĝi kunigis preskaŭ ĉiujn latinajn episkopojn de Suditalio kaj partoprenis ĉirkaŭ cento da homoj, nome kardinaloj, Abatoj, religiuloj kaj nobeluloj.

La unua koncilio de Melfi estis antaŭata de la Traktato de Melfi kaj konkludiĝis per Konkordato de Melfi.

Papo Nikolao la 2-a, dum la unua koncilio de Melfi, nomumas Roberton la Giskardan duko de Apulio kaj Kalabrio.

Pri la alia princo, Rikardo la 1-a de Aversa, same nomumita samasemblee, ne restis memoro.[noto 1]

Organizaj aspektoj

Prepare de la pretigo de la akordoj kaj de unua koncilio de Melfi, papo Nikolao la 2-a en junio de 1059 alvenis ĉefurbon de Graflando de Apulio kaj tie restadis laŭlonge de pli ol du someraj monatoj, por difini kun la ĉefoj de la gentoj Altavilla kaj Drengot Quarrel traktaton kaj konkordaton kaj por kunvokige anonci la koncilion.

La alianco inter la Eklezio kaj Normandoj realiĝis per la perado de la Teritoria abatejo de Montokasino tiam ekregata de abato Deziderio el Benevento, estonta papo Viktoro la 3-a. La “vefto” de la akordo estis teksitaj de Gelaodo, episkopo de Acerenza (Basilikato) ligita al Roberto la Giskarda. Princino Sichelgaita el Salerno organizigis por la papo majestan ricevon, helpis prepari la koncilion kaj planis la renkontiĝojn kiuj kondukis al la Traktato de Melfi kaj al la Konkordato de Melfi.

La episkopo de Melfi, Baldovino, gastigis la papon, kiu estis akompanata de Hildebrando el Soana, de la kardinalo Umberto el Silvacandida kaj de abato Deziderio de Montokasino.[noto 2]

Koncilio, Traktato kaj Konkordato

Tipo de akordo Partoprenantoj Datoj Precipaj dispozicioj
Unua koncilio de Melfi Deziderio el Montokasino - Hldebrando el Soana - Humberto el Silvacandida 3-a de aŭgusto - 25-a de aŭgusto 1059 Agnosko de la normanaj dinastioj Altavilla kaj Drengot.
Traktato de Melfi Roberto el Altavilla, Rickardo la 1-a el Aversa 24-a de julio 1059 Nikolao la 2-a nomumas Rikardon la i-an Princo de Kapua kaj Roberton la Guiskardan duko de Apulio, Kalabrio kaj Sicilio
Konkordato de Melfi Roberto el Altavilla, Rikardo la 1-a el Aversa 23-a de aŭgusto 1059 La papo daŭrigas posedi la urbon Benevento kun la najbaraj teritorioj laŭlarĝe de dek mejloj, sed la dinastio Altavilla akiras la Princan titolon.
Vido de la Kastelo de Melfi (Basilikato), sidejo de la Koncilioj

Religiaj aspektoj

Tiu koncilio de Melfi estas la unua koncilio kiun oni celebras post la Orienta skismo, en periodo de streĉitaj rilatoj inter la Orienta kaj Okcidenta Eklezioj. Tiu Koncilio reasertas la observon de celibato por la pastraro en areo en kiu la pastroj kutimas edzinigi, dekretas la malpermeson ĉeesti religiajn ritojn de sacerdotoj konkubaj kaj eloficigas la episkopojn simoniajn.

La koncilio diskutas pri la elekto de la estontaj papoj kaj konfirmas la normojn aprobitajn en aprilo de 1059 en Laterana Sinodo. La koncilio depostulas la rajton de la papo sur la ekleziaj provincoj bizancigitaj en la sudo de Italio: kaj engaĝiĝas por ke la Petra Povo absorbu la bizancan hierarkion de suda Italio.

La ĉefo de la Eklezio intervenas por modifi iujn klerikajn strukturojn de Basilikato, Kampanio kaj Apulio. Nikolao la 2-a levas la diocezon de Acerenza al ĉefdiocezo metropolia kaj ialpasas la diocezon de Melfi-Rapolla-Venosa, nome de Melfi, sub la rekta aŭtoritato de la Apostola seĝo.

Nikolao la 2-a premias Deziderion kaj lin levas al abato de Montokasino kaj al kardinalo dum dekretas la aŭtonomion kaj sendependon, el la Montolasina jurisdikcio, de la monaĥejo de Sankta Maria de la insuleto “Sankta Nikolao” de la Insuloj Tremiti, kie iam gastis Deziderio mem.

La papo eloficigas Johanon ĉefepiskopon de Trano (Trani-Barletta-Bisceglie), iam papa ambasadoro ĉe la kortego de Konstantinopolo, kie obtenis atribuojn de episkopaj sidejoj en Italio, kaj lin anstataŭas per Delio.

Nikolao la 2-a promulgas el Melfi buleon (24-a de majo 1059) kiu konfirmas, al la ĉefepiskopo de Bari]] Nikolao, jurisdikcion sur la klerikaro de iuj zonoj kaj agnoskas iujn privilegiojn de la diocezo de Rutigliano.

Politikaj aspektoj

Nikolao la 2-a en la konkluda tago de la koncilio, la 25-an de aŭgusto 1059, solene konfidas investituron sur la iam regataj teritorioj kaj konsekras Rikardon la 1-an el Aversa princo de Capua (dinastio Drengot Quarrel) kaj Roberton la Giskardan duko de Apulio kaj Kalabrio (dinastio Altavilla) kun la rajto konkeri Sicilion.

Rezulte: la ĉefoj de la normanaj gentoj (dinastioj) fariĝas defendantoj de la Eklezio, kontraŭ la bizanca imperio kaj la imperio de Germanio. La normana konkero. tial, transformiĝas en milito por la liberigo de la orientaj teritorioj kaj de Sicilio el la Eklezio de Konstantinopolo kaj el la saracena okupo en Kalabrio kaj en la insulo Sicilio!

Nikolao la 2-a forstrekas la ekskomunikon kontraŭ Rikardo la Guiskarda [noto 3], lin ricevas sia kuratoro, kaj benas lin kaj kun li lian edzinon Sichelgaitan. La teksto de la ĵuro de la Guiskardo “Per la graco de Dio kaj de Sankta Petro Duko de Apulio kaj Kalabrio” estos konservita en la vatikanaj arĥivoj.

Antikva vidpresaĵo de Melfi (Basilikato).

Roberto el Altavilla engaĝiĝas sin montri fidela al la papo kaj al liaj posteuloj, kiuj rekonfirmos la investituron: li sin devigas lin subteni kontraŭ militaj atakoj. Plue li sin devigas ne invadi kaj ne disradi la Ŝtaton de la Eklezio, male li pretu lin helpi en la rekupero de la reĝaj rajtaĵoj (regalioj). Fine li ĵuras ke mem ne ĵuru por aliaj se ne kun la rezervo de la fideleco al la Eklezio. </ref>“Nisi salva fidelitate sancte Romane ecclesie”, estis la latina formulo. Per tiu ĵuro, krome, Guiskardo sin devigis meti ĉiujn ekleziojn de sia teritorio, kun iliaj posedaĵoj, sub la jurisdikcio de la Apostola Seĝo.</ref>

Ĉio okazas por sigeli la akordojn inter la du partoj, establitajn per la traktato kaj kulminitaj per la konkordato.

Konkludiĝis, tiel, la unua el la kvin papaj koncilioj de Melfi, gastiĝintaj en la kastelo de Vulture, en la daŭro de 78 jaroj, ekde 1059 ĝis 1137, kun la aktiva partipeno de papoj profitantaj de la daŭra valideco de la rilatoj inter la papado kaj la ĉefoj de la Normandoj.

La sinsekvaj koncilioj de Melfi

Kronologio de la Papaj Koncilioj en Melfi

Koncilio Papo Dato Dekretoj
Unua koncilio de Melfi Nikolao la 2-a 3-a de aŭgusto - 25-a de aŭgusto 1059 Antaŭata de traktato de Melfi kaj kokludiĝas per la Konkordato de Melfi.
Dua koncilio de Melfi Aleksandro la 2-a 1-a de aŭgusto - septembro 1067 Ekskomuniko kontraŭ Roberto la Giskarda.
Tria koncilio de Melfi Urbano la 2-a 10-a de septembro - 17-a de septembro 1089 Estas proponita la Unua krucmilito.
Kvara koncilio de Melfi Paskalo la 2-a Aŭgusto 1101 Ekskomuniko por la urbo Benevento. (dato ne certa)
Kvina koncilio de Melfi Inocento la 2-a 4-a de julio - 18-a de julio 1137 Ekskomuniko kontraŭ la kontraŭpapo Anakleto la 2-a kaj mallegitimo de Ruĝero la 2-a Altavilla kaj ligitimo de Rainulfo la 3-a Drengot.

La Eklezio ne agnoskis, male, la “Koncilio de Melfi de 1130”, ĉar anoncita kaj prezidita de Kontraŭpapo Anakleto la 2-a.

Notoj

  1. En la ikonografio restas evidenta la dinastio [[Altavilla|]] kaj estas obskurita la rivala gento Drengot Quarrel, kiu, fine, rezigne subfalis.
  2. Portreto pri la papo, realigita nur en 1748 / 1765, estos lokigita en la katedralo de Melfi memorige de la evento.
  3. Ekskomunikita pro la eventoj de la batalo de Civitate, en kiu la papaj-lombardaj trupoj estis renversitaj de la normana armeo (18-a de junio 1053).

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Cosimo Damiano Fonseca, I Normanni popolo d'Europa, Marsilio Editori, Venezia, 1994.
  • Ferdinand Chalandon, Histoire de la domination normande en Italie et en Sicile, Parigi 1907. Ed. it: Storia della dominazione normanna in Italia ed in Sicilia, trad. di Alberto Tamburrini, Cassino 2008. ISBN 9788886810388
  • John Julius Norwich, I Normanni nel Sud 1016-1130, Mursia, Milano, 1971 (ed. orig. The Normans in the South 1016-1130. Longmans: Londra, 1967).
  • Italia Pontificia, 1935.