Unua maroka krizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Unua maroka krizo (1905-1906) estiĝis post kiam alianco inter Francio kaj Grand-Britio certigis la francan influon en Maroko (Sudana traktato 1899).

Tio kaŭzis en la Germana Imperio internajn streĉojn pro timo pri perdo de la ekonomiaj interesoj en Maroko. La imperia kanceliero Bernhard von Bülow premefikis je imperiestro Vilhelmo la 2-a kiu tiel vizitis la 31-an de marto 1905 demonstrative Tanĝeron, por tiel esprimi germanajn postulojn je mitparola rajto en Maroko, kiu rajto baziĝis je la Madrida konvencio de 1880. En la Konferenco de Algeciras de 1906 - kvankam Germanio povis obstakli, ke Francio tute transprenu la marokan merkaton - montriĝis do izolita situo de Germanio, ĉar ĝiajn postulojn apogis nur Aŭstrio-Hungario. La alianco inter Britio kaj Francio iĝis pli fortaj danke al tiuj eventoj.

vidu ankaŭ

dua maroka krizo