Unua vojaĝo de Kolumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rekonstruo de la itinero de la unua de la kvar vojaĝoj kiujn Kolumbo faris al Ameriko, baze sur la informo de la Taglibro atribuita al Kolumbo.

La Unua vojaĝo de Kolumbo, aŭ Vojaĝo de la Malkovro, estis mara ekspedicio kapitanigita de Kristoforo Kolumbo, je la servo de la Katolikaj Gereĝoj de Kastilio kaj Aragono, kiu eliris la 3an de aŭgusto de 1492 de la haveno de Palos de la Frontera (aktuale en Onubo, Hispanio) kaj oni konsideras ĝin la startpunkto de la konkero de Ameriko. Partoprenis en ĝi tri ŝipoj: la karavelo Pinta, la karavelo Niña kaj la karavelo aŭ nao Santa María, estritaj de Martín Alonso Pinzón, Vicente Yáñez Pinzón kaj Juan de la Cosa, respektive. Laŭ la versio de Bartolomé de las Casas, kiu estas akceptita majoritate de la historiistoj, la ŝipoj eliris el Palos la 3an de aŭgusto de 1492 kaj direktis sin al Kanarioj, kie oni riparis la rudron de la Pinta. La 16an de septembro, la ŝipoj atingis la maron Sargazoj kaj la 12an de oktobro alvenis al la insulo Guanahani. Kolumbo pluis tra la Kariba Maro, alvenis al Kubo la 28an de oktobro kaj al Hispaniolo la 6an de decembro. La 24an de decembro la Santa María surgrundis ĉe la marbordoj de La Hispaniolo kaj el ties restaĵoj oni instalis la Fortikaĵon Navidad. La ekspedicio ekrevenis la 16an de januaro de 1493 kaj post kelkaj tagoj ŝtormo separas ambaŭ ŝipojn. La Pinta, estre de Pinzón, alvenis al Bajono (Galegio) fine de februaro kaj anoncas al la Katolikaj Gereĝoj la malkovron.[1] Dume, la Niña, per kiu veturis Kolumbo, haltis la 17an de februaro en la insulo portugala Santa Maria (Azoroj), kaj la 4an de marto alvenis en Lisbonon, post 7 monatoj kaj 12 tagoj de vojaĝo. La 15an Kolumbo revenis al la havenurbo Palos kaj la venontan monaton li estis akceptita en Badalona de la Katolikaj Gereĝoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. LEÓN GUERRERO, Montserrat, El segundo viaje colombino, 2000, Universidad de Valladolid (doktoriĝa tezo), http://descargas.cervantesvirtual.com/servlet/SirveObras/12159171998988283087402/007779.pdf Arkivigite je 2011-10-13 per la retarkivo Wayback Machine, pp.20-28

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]