Unuaj libroj de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La unuaj libroj de Esperanto estas la unuaj verkoj en Esperanto. Ili estas libroj, pli precize lernolibroj, pri Esperanto. La unuaj libroj estis verkitaj de Zamenhofo.

Unua Libro

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua Libro.
La unua Unua Libro, en la rusa

La Unua Libro estis publikita la 26-an de julio 1887 kaj korespondas al publikigo de la lingvo Esperanto. Ĝi estas la unua verko kaj laŭnome la unua libro pri Esperanto. Alilingvaj eldonoj estis publikigaj poste ĝis 1888, krom la angla eldono (kiu enhavis plurajn erarojn kaj estis retradukita poste de Richard H. Geoghegan) kaj la hebrea eldono (publikigita en 1889).

Dua libro

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dua libro.

En 1888 ekaperis la Dua Libro. Ĝi nur estis verkita en Esperanto, do ĝi estas la unua libro verkita nur en Esperanto. Finfine, Zamenhofo aldonos "duan parton" al la libro, nome Aldono al la Dua Libro.

Ĝia kompleta nomo estas Dua Libro de l'Lingvo Internacia.

Aldono al la Dua Libro

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aldono al la Dua Libro.

Samjare ekaperis la libro pri aldonoj al la Dua Libro, la tiel nomata Aldono al la Dua Libro de l' lingvo internacia. Ĝi estas la tria libro de Esperantio.

Rezulto

La unuaj libroj de Esperanto permesis koni la lingvon Esperanto kaj kreskigi ĝin. Pro tio okazis la unua Universala Kongreso kaj la 98 aliaj, konsentite pro la ekspansio de Esperanto tra la mondo per la unuaj verkoj (libroj).