Unueco de fratoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Unueco de fratoj estis kristana religia komunumo, kiu dum la 15-a kaj 16-a jarcento ekzistis aparte en Bohemio kaj ekestis el membroj de la Taboranoj, radikala branĉo de la Husanoj, kaj de la Valdenanoj, reformitaj kristanoj origine el suda Francio kaj norda Italio, tie forte persekutitaj. La aparta eco de la Bohemiaj Fratoj ne tiom estas ilia teologia kristana instruo, sed pli la redikala vivmaniero: La fratoj penis imitis la stilon de la plej frua kristana eklezio kaj celis novigon de la vivado laŭ la radikoj de kristanismo. Ili kontraŭis ĵurojn, rifuzis ĉian soldatan servon kaj malakceptis ĉiujn publikajn postenojn.