Unuetaĝa Usono
Unuetaĝa Usono (ruse Одноэтажная Америка) estas verko fare de Ilja Ilf kaj Eŭgeno Petrov eldonita en 1937 en Sovetunio. Preskaŭ samtempe aperis en Usono la anglalingva traduko (tradukisto – Charles Malamuth) sub titolo “Little Golden America”. Kvarope (ambaŭ kunaŭtoroj kaj geedzoj Adams el Novjorko) en limuzino ili traveturis Usonon de Atlantiko ĝis Pacifiko kaj reen dum du monatoj, fine de 1935 - komence de 1936.
Kvankam la vojaĝo en Usonon okazis delonge, nuntempa leganto ĝuos pro enhavo de la libro, ĉar en ĝi la kunaŭtoroj:
- profunde kaj detale malkovras kutiman vivon de tiamaj usonanoj;
- konatigas kun pluraj usonaj eminentuloj (Ernest Hemingway, Henry Ford, John Morgan, Charlie Chaplin, Mark Twain, Thomas Edison, Albert Williams, John Reed, Francis Townsend, Lincoln Steffens, Igor Sikorski k.a.);
- vidigas multajn urbojn kaj urbetojn de Usono (Novjorko, Ĉikago, Kansaso, Oklahomo, Las-Vegaso, San-Francisko, Losanĝeleso, Holivudo, San-Diego, El-Paso, San-Antonio, Nov-Orleano kaj ĉefurbo de Usono – Vaŝingtono);
- venigas en la indianan vigvamon kaj la meksikian vilaĝon;
- reklamas iujn naciajn sportojn de Usono – rodeo, vrestlingo, usona piedpilko;
- levas en tre altan supraĵon de la unua nubskrapulo Empire State Building kaj mallevas profunde subteren, en kavernojn de Karlsbado,NM;
- detale priskribas usonan unikan inventaĵon la elektra seĝo kaj inventadon de unuaj elektra lampo kaj fonografo de Edison;
- prezentas belegajn pejzaĝojn de Usono, situantajn en prerioj, montoj, naciaj parkoj kaj eĉ en dezertoj;
- venigas en la Blanka Domon, kie okazas konversacio inter prezidento Rusvelt (Roosevelt) kaj raportistoj;
- detale rakontas pri filmado en Hollywood.
Somere de 2006 du famaj rusiaj ĵurnalistoj – akademiano Vladimir Pozner kaj juna Ivan Urgant kune kun usona verkisto Brian Kahn okazigis sian vojaĝon tra Usono laŭ spuroj de Ilf kaj Petrov. Februare de 2008 oni montris premieron de la filmo en rusia TV, kiu prezentis kutiman vivon de la nuna Usono kaj kelkajn ŝanĝojn okazintajn dum lastaj sepdek jaroj.
La libroj far Ilf & Petrov, unuvice “Dek du seĝoj”, “La ora bovido” kaj “Unuetaĝa Usono” ĝis nun allogas intereson de rusiaj kaj alilandaj legantoj. Multe propagandas la verkojn de siaj “du patroj” filino de Ilf – Aleksandra Ilf, kiu sukcese laboras kiel redaktorino en la eldonejo kaj tradukas en la anglan.