Unuiĝinta Islama Fronto por la Savo de Afganio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Unuiĝinta Islama Fronto por la Savo de Afganio, pli bone konata en la Okcidenta mondo kiel la "Norda Alianco", esti milita organizaĵo kreita en 1996 en Afganio por batali kontraŭ la Talibanoj kiuj regis la landon. Ĉi tiu fronto estis kreita de kelkaj Afganaj militaj estroj kiuj volis unigi iliajn fortojn por batali kontraŭ la Talibanoj. La plej konataj el ili estis eble Ismail Khan kaj Rashid Dostum. Dum la jaroj de Talibana regado de Kabulo, inter 1996 kaj 2001, la Unuiĝinta Islama Fronto nur sukcesis regi ĉirkaŭ 30% de Afganio, dum la resto estis en la manoj de la Talibanoj. La regionoj kiujn ili kontrolis estis ĉefe en la nordo (de tio venis la nomon Norda Alianco). La membroj de ĉi tiu fronto kutime apartenis al la taĝikaj, hazaraj kaj uzbekaj etnoj, kaj regis la regionojn kie tiuj etnoj vivis, dum la Talibanoj kutime apartenis al la paŝtuna etno, la plej granda etno de la lando.

La plej grava milita gvidanto de la Unuiĝinta Islama Fronto estis verŝajne Ahmed Shah Massoud, kiu regis super 10000 de la 40000 soldatoj de la Fronto. Massoud estis murdita de du membroj de Al-Kaido kiuj ŝainigis esti ĵurnalistoj, la 9-a de septembro 2001, du tagoj antaŭ la famaj terorismaj atencoj de la 11-a de septembro 2001 en Nov-Jorko. Post ĉi tiuj atencoj, Usono decidis invadi Afganion kaj alianciĝis kun la Islama Fronto, kiu konkeris la plej multo de Afganio en novembro kaj decembro 2001, helpataj de Usonaj bombadoj kontraŭ la Talibanoj.

La Unuiĝinta Fronto estis tre influa en la transicia Afgana registaro de Hamid Karzai, kaj multaj el iliaj estroj fariĝis ministroj. Post la elektoj de 2004, la plej multo de la Unuiĝinta Fronto eniris novan politikan partion nomata Unuiĝinta Nacia Fronto, kiu estas en la oposicio. La plej multo de la militaj fortoj de la Unuiĝinta Fronto nun pasis al la regula Afgana armeo.

La Unuiĝinta Fronto estis multe kritikata de Afganaj kaj internaciaj grupoj pro ilia manko de respekto por homaj raitoj. Multaj el la militaj gvidantoj de la Fronto administras proprajn teritoriojn en kiuj ili ofte ekzercas la povon en perforta kaj brutala maniero. La Afgana organizaĵo RAWA kiu batals por la raitoj de virinoj diras ke la Unuiĝinta Fronto havas same fundamentismajn ideojn kiel la Talibanoj pri religiaj demandoj kaj virinoj.