Unuiĝinta Maldekstro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Unuiĝinta Maldekstro
hispane Izquierda Unida, IU
katalune Esquerra Unida, EU
eŭske Ezker Batua, EB
galege Esquerda Unida, EU
Emblemo de Unuiĝinta Maldekstro
Lando Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Estro Cayo Lara Moya (ĉef-kunordiganto)
Fondiĝo aprilo 1986
Ĉefa sidejo str. Olimpo, 35. 28043 Madrid.
Retejo izquierda-unida.es
v  d  r
Information icon.svg

Unuiĝinta Maldekstro, (Izquierda Unida, IU, en la hispana, Ezker Batua, EB, en la eŭska, Esquerra Unida, EU, en la kataluna kaj Esquerda Unida, EU, en la galega lingvoj) estas politika organizaĵo en Hispanio, kiu sin deklaras socialista, respublikista kaj federaciista. Ĝi apartenas al la Partio de Eŭropa Maldekstro.

IU estas ligo fondita en 1986 de pluraj maldekstraj partioj, inter ili, la Komunista Partio. Ĝis novembro 1992 ĝi estis nur ligo por balotadoj, sed de tiam ĝi enregistriĝis kiel politika partio.[1]

Ĝia ideologio kunigas aspektojn de politika maldekstro, socialismo de la 21a jarcento,[2] komunismo, respublikismo, federismo, ekologiismo, pacismo.

En la elektoj al la Kongreso de la Deputitoj de Hispanio de 2008, ĝi akiris 963.040 voĉdonojn (3,80% de la landaj voĉdonoj), kio tradukiĝis en du parlamentaj lokoj. Malgraŭ esti la tria plej grava politika organizaĵo en Hispanio laŭ nombro da voĉdonoj en la tuta lando, ĝi restis en sesa loko laŭ nombro da parlamentaj seĝoj, sen eblo formi propran parlamentan grupon. Ĝi disponas de senatano laŭ elekto de la parlamento de Katalunio.

Interna funkciado[redakti | redakti fonton]

La membroj de la organizaĵo elektas ĉiun trian jaron Federalan Asembleon, maksimuman organon de la federacio, kiu elektas siavice la estrajn organojn, kiuj nomiĝas la Federala Politika Konsilio kaj la Federala Plenuma Prezidanteco. Ĉi tiu siavice nomumas Federalan Permanentan Komisionon por la ĉiutaga laboro. Ĝia ĉefa respondeculo estas la Ĝenerala Kunordiganto.

Unuiĝinta Maldekstro havas organizon formatan de 17 federacioj kun specifa nomado:

Krome ekzistas du suverenaj organizoj, konfederitaj al IU: Ezker Batua-Berdeak en Eŭskio kaj Esquerra Unida i Alternativa en Katalunio. Inter 1987 kaj 1997 la referenco en Katalunio estis Iniciato por Katalunio - Verduloj, kun kiu ĝi denove koaliciis en la tri lastaj balotoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondo[redakti | redakti fonton]

Unuiĝinta Maldekstro estis fondita en la ondo de la mobilizado por postuli referendumon pri la restado de Hispanio en la NATO. La eniro en tiu organizaĵo estis decidiĝinta dum la registaro de la centro-dekstrema Leopoldo Calvo-Sotelo kaj konfirmita en posta referendumo okazigita en marto de 1986 de la Registaro de Felipe González (PSOE). Malgraŭ la apogo de la plejmulto de la partioj favore al la restado, estis preskaŭ sep milionoj de voĉdonoj kontraŭaj, danke al la kampanjo de diversaj individuoj kaj bona parto de la partioj integritaj en la Civita Platformo por la eliro de Hispanio de la NATO.

Por la postaj elektoj oni decidis transformiĝi en koalicio, en aprilo de 1986, sub la nomo de Platformo de la Unuiĝinta Maldekstro. Komence ĝi estis formita de la Komunisma Partio de Hispanio (PCE), la Komunisma Partio de la Popoloj de Hispanio (PCPE) (kiu forlasis la koalicion en 1989), la Partio de Socialisma Ago (PASOC) (kiu forlasis la koalicion en 2001, restante ene de ĉi tiu la fluo, kaj poste konstituita kiel partio Socialisma Iniciato de Maldekstro), Respublikana Maldekstro (IR) (kiu forlasis la koalicion en 2002), la Progresema Federacio (FP) (kiu forlasis la koalicion en 1987), la Karlista Partio (kiu forlasis la koalicion en 1987), la Humanista Partio de Hispanio (kiu forlasis la koalicion en 1987) kaj la Kolektivo de Unueco de la Andaluzaj Laboristoj - Bloko de Maldekstro, plus sendependuloj. Ili konstituis Politikan Komisionon por sin regi, preziditan de Gerardo Iglesias, ĝenerala sekretario de la PCE (partio kiu formis ĉ. 80 procentojn de la nova koalicio).

IU partoprenis en la ĝeneralaj elektoj de junio de 1986 kun nesufiĉaj rezultoj (7 parlamentaj benkoj kun la 4,6% de la voĉdonoj). Tamen, ĝi decidis ne nur daŭrigi kiel koalicio, sed firmigi sin kiel politika forto kun komuna strategia programo. En la municipaj elektoj de 1987 ĝi rikoltis iom pli bonajn rezultojn, kun 7,18% de la voĉdonoj, ankoraŭ plibonigante la rezulton en la ĝeneralaj landaj elektoj de 1989: Unuiĝinta Maldekstro iĝis la tria politika forto akirante 17 deputitojn kun la 9,07% de la voĉdonoj.

Inter 1986 kaj 1988 forlasis IU-n iuj el la plej malgrandaj partioj kiuj komence estis konstituintaj ĝin: la Partio Humanisma, la Progresema Federacio kaj la Karlista Partio. IU transformiĝas ĉiufoje pli en organizo de partioj kaj asocioj kolektitaj ĉirkaŭ la PCE, kiu posedas plej grandan nombron da membroj, siavice integrante konsiderindan nombron da sendependuloj ne membroj de la PCE.

En februaro de 1989 oni okazigas la 1-an Ĝeneralan Asembleon, kiu aprobas ĝian transformon el balota koalicio al "socia kaj politika movado". Oni elektas Kolegian Prezidantecon (poste alinomitan kiel Federalan Prezidantecon) kiu elektas kiel ĝeneralan kunordiganton al Gerardo Iglesias.

Julio Anguita[redakti | redakti fonton]

Julio Anguita en 2004 en Kordovo.

En novembro de 1989 Gerardo Iglesias demisias kiel ĝenerala sekretario de la PCE kaj kiel kunordiganto de IU, kaj estas anstataŭita en ĉi tiu dua posteno de Julio Anguita, urbestro de Kordovo inter 1979 kaj 1986, kaj politikisto tre rekonita tiam ene de la PCE. En novembro de 1990 oni okazigis la 2-an Federalan Asembleon de IU, kiu konfirmis Julio Anguita kiel kunordiganton, kaj kiu kaŭzis la transigon de suvereneco de la PCE kaj la aliaj partioj al la organoj de IU.

Anguita estis reelektita en la 3-a, 4-a kaj 5-a Federalaj Asembleoj (1992, 1994 kaj 1997), sed post 1992 li devas fronti la kritikojn de interna kurento nomata Nova Maldekstro, kun malgranda bazo sed konataj publikaj figuroj, kiu poste sendependiĝos kaj fine aliĝos al la socialista partio PSOE.

IU sukcesis reveni en 1993 kaj 1996 al la balotaj niveloj kiujn la PCE estis akirinta en la 1970-aj jaroj: ĝi superis la 10 % de la voĉdonoj, atingante parlamentan grupon de 21 deputitoj en 1996. Ili rikoltis sukcesojn ankaŭ en la urbaj elektoj, kun la 11,68 % de la voĉdono en tiu de 1995, kio ebligis al ĝi atingi interkonsentojn kun la PSOE por regado en multnombraj urbestraroj, speciale en la sudo de Madrida regiono aŭ en Andaluzio.

Post la alveno al la Registaro de la Popola Partio, estrita de José María Aznar, en 1996, pliiĝas la streĉiĝoj en la sino de IU. Julio Anguita daŭre direktas la plej grandan parton de siaj atakoj kontraŭ la PSOE kaj kontraŭ la eksprezidanto de la Registaro Felipe González, kaj li ellaboras la teorion de "la du bordoj" kaj la "sorpasso", laŭ la itala esprimo por indiki avancon de la pli radikala partio, fronte al la pli modera, kiu estis tiam enmetita en skandaloj de korupteco, kaj kiu sekvis politikojn kontraŭajn al siaj postulatoj. Tiu opinio estas kontraŭita de aliaj partoj de la koalicio, kaj specife de la tendenco Nova Maldekstro, kiu formis propran politikan partion, la Demokratia Partio de la Nova Maldekstro (PDNI). Tiu ĉi baldaŭ eniras en gravan krizon kun la direkto de IU kaj ĝi fine forlasas la koalicion, por integri sin iom poste en la PSOE. Krome, parto de la galega federacio de IU forlasas la organizon kaj formas Maldekstro de Galegio kiu integriĝos en la balotaj listoj de la PSOE en la aŭtonom-komunumaj elektoj de 1997.

Same, la organizo konfederita al IU en Katalunio, Iniciato por Katalunio ([Iniciativa per Catalunya, IC), rompiĝas en en du sektorojn: la unua, pli proksima al la tezoj de Julio Anguita, forlasas la partion kaj formas alian nomitan PSUC viu; la dua konservas la kontrolon kaj rompas sian interligon kun IU. Poste IC difiniĝos kiel organizo eko-socialista nomita Iniciativo por Katalunio - Verduloj, kaj la PSUC viu kreos kun aliaj partioj la koalicion Maldekstro Unuiĝinta kaj Alternativa federita kun IU.

Francisco Frutos[redakti | redakti fonton]

En la komenco de la jaro 2000, Julio Anguita suferis gravajn malsanajn problemojn, kaj devis longe ripozi. Dum tiu tempo estris la koalicion Francisco Frutos, tiam ĝenerala sekretario de la PCE.

En la ĝeneralaj elektoj de marto 2000 li estis la kandidato de Unuiĝinta Maldekstro en la balotaj listoj al la Kongreso de la Deputitoj, por la listo por Madrido. Li estis ĉefrolulo de la interkonsento subskribita por tiuj elektoj kun la PSOE kaj de la grava malsukceso de IU, kiu perdis la duonon de lia elektantaro.

Gaspar Llamazares[redakti | redakti fonton]

Post la ĝeneralaj elektoj de marto de 2000, en kiu la rezulto estis klara fiasko de la du maldekstremaj partioj, kaj la venko por absoluta plimulto de la Popola Partio, Unuiĝinta Maldekstro suferis redukton de apogo al la duono de ĝia elektantaro, akirante nur 8 deputitojn, kun la 5,45% de la voĉdonoj. Fine de tiu sama jaro, Gaspar Llamazares estis elektita en la 6-a Federala Asembleo por mallarĝa plimulto fronte al Francisco Frutos kiel ĝenerala kunordiganto, rikoltante la voĉdonojn de diversaj fluoj de IU maltrankviligitaj kun la direkto de la tiama estraro.

Gaspar Llamazares, ekskunordiganto de la koalicio.

Gaspar Llamazares plibonigas la rilatojn kun Iniciativo por Katalunio - Verduloj, samtempe konservante Maldekstron Unuiĝintan kaj Alternativan kiel formalan referencon en Katalunio. Same, ĝi klopodas direkti la organizon al orientiĝo pli eko-socialista ol komunisma aŭ liberecana.

La balota ciklo 2003-2004 finis en rezultoj sufiĉe negativaj, ĉefe en la ĝeneralaj kaj eŭropaj elektoj. En la ĝeneralaj elektoj de 2004, IU reduktis la voĉdonojn akiritajn, kaj la diferenco kun la voĉdonoj de la PSOE pliiĝis konsiderinde. Kiel konsekvenco, ĝi nur akiris tri deputitojn, kiuj formis en la Kongreso de la Deputitoj parlamentan grupon apud la du deputitoj de la kataluna koalicio.

En la eŭropaj elektoj de 2004 Unuiĝinta Maldekstro prezentis sin apud Iniciativa per Catalunya Verds - Esquerra Unida i Alternativa kaj aliaj minoritataj partioj. La kandidateco atingis procenton de voĉdonoj ankoraŭ pli malgrandan ol en la ĝeneralaj elektoj kaj ĝi akiris du eŭrodeputitojn, unu de Unuiĝinta Maldekstro mem, kaj alia de la kataluna organizo. Ambaŭ disiĝis post la elekto: Willy Meyer aliĝis al la parlamenta grupo de la Eŭropa Maldekstro, dum la kataluno Raül Romeva formis parton de la eŭropa parlamenta grupo de la Verduloj.

En junio de 2004 minoritata sektoro de Unuiĝinta Maldekstro, Ruĝa Fluo, grupo al la kiu apartenas la eks-deputitino Ángeles Maestro kaj kiu reprezentis la plej maldekstrismajn sintenojn, eliris el la koalicio pro fortaj ideologiaj diferencoj kun la politiko de la estraro.

Unuiĝinta Maldekstro konservas elektan bazon superan al la miliono de voĉdonantoj, kaj historian bazon de apogo en Katalunio, Asturio, Madrido, Valencio kaj Andaluzio, pro la komunisma tradicio de zonoj de tiuj regionoj. Tamen, ĝi ankaŭ atingis avancojn en regionoj kie la PCE neniam havis multan enplantadon, kiel Eŭskio (fare de la tiea filio Ezker Batua-Berdeak) aŭ Navaro, frukto de la integriĝo de diversaj fluoj de maldekstro. Same, ĝi subtenas specialan interligon kun la unua hispana sindikata centralo, Laboristaj Komisionoj (CC.OO.), de komunista tradicio dum la faŝismo kaj la unuaj jaroj de la transiro, kun miliono de membroj.

En decembro de 2004 okazis eksterordinara 8-a Federala Asembleo de Unuiĝinta Maldekstro, post la krizo malfermita de la pluaj balotaj malvenkoj suferitaj de la koalicio kaj pro la divido en ĝia estraro. Ĉi tiu Asembleo reelektis Gaspar Llamazares kiel ĝeneralan kunordiganton en tre polemika procezo kiun iuj sektoroj kvalifikis de malregula, kaj kiu kreis pluan malstabiliĝon en la koalicio.

Komence de 2005 Unuiĝinta Maldekstro faris kampanjon petante negativan voĉdonon en la referendumo pri la Eŭropa Konstitucio. Tamen dum tiu periodo ĝi estis unu el la organizaĵoj kiuj apogis en la Parlamento la registaron de José Luis Rodríguez Zapatero.

En la elektoj de 2007 (municipaj kaj por plejmulto de aŭtonomaj regionoj), ĝi sin prezentis solece en ok aŭtonomaj komunumoj (Galegio, Nafaro, Aragono, Rioĥo, Komunumo de Madrido, Kastilio-La Manĉo, Andaluzio kaj Kanariaj Insuloj), kaj sin prezentis en koalicio kun naciismaj aŭ regionismaj partioj aŭ kun la Verduloj en la naŭ aŭtonomaj komunumoj ceteraj kaj en la du aŭtonomaj urboj (Ceŭto kaj Melilo). Ĝi rikoltis similajn rezultojn al la antaŭaj lokaj balotoj de 2003.

Fine de 2007, la PCE aprobigas en la Federala Politika Konsilio de IU la okazigon de primaraj elektoj por nomumi la kandidaton al la Prezidanteco de la Registaro en la ĝeneralaj elektoj ĝeneralaj elektoj de 2008. Fronte al Gaspar Llamazares, ĝi prezentas la ĝeneralan sekretariinon de la Komunista Partio de Valencilando, Marga Sanz. La interna referendumo okazas en novembro per sistemo de registrita poŝto, forte kritikita de la PCE. Fine, Llamazares akiras 62,5% de la voĉdono kaj estas prezentita kiel kandidato.

La rezultoj en la ĝeneralaj elektoj de 2008 estis la plej malbonaj en la historio de la partio. Unuiĝinta Maldekstro akiris nur 2 deputitojn, enkalkulante unu (Llamazares mem) por la koalicio mem, plus alia por la kataluna federita koalicio Iniciativo por Katalunio - Verduloj (ICV). La perdo en nombro de voĉdonoj ne estis tiel granda, sed la balota sistemo en Hispanio forte punas la minoritatajn partiojn kiuj sin prezentas en la tuta lando. Post tiu malvenko, Gaspar Llamazares informis pri sia intenco forlasi sian postenon kiel ĝenerala kunordiganto en la sekva asembleo. En la Kongreso de la Deputitoj, IU devis formis parlamentan grupon ku aliaj maldekstremaj naciistaj partioj.

9-a Asembleo[redakti | redakti fonton]

La 9-a Federala Asembleo de la koalicio, okazigita dum la tagoj 15 kaj 16 de novembro de 2008, ne sukcesis nomi novan Ĝeneralan Kunordiganton kiu anstataŭos al Gaspar Llamazares, pro la malakordo inter la malsamaj fluoj de la koalicio. Prezentiĝis eĉ kvin malsamaj kandidatoj. Komisiono, prezidita de Cayo Lara, kiu estis kandidato de la tendenco favorita de la PCE al la Ĝenerala Kunordigo kaj kunordiganto de IU en Kastilio-Manĉo, estis komisiita prepari la kunvokon de la plena Politika Konsilio.

Fine, la Federala Politika Konsilio, kunvokita la 14-an de decembro, elektis al Cayo Lara kiel ĝenerala kunordiganto de la koalicio.[3]

Cayo Lara[redakti | redakti fonton]

Cayo Lara parolante antaŭ la Federala Politika Konsilio de IU en decembro de 2008.

La 14 de decembro de 2008 Cayo Lara estas elektita ĝenerala kunordiganto de Unuiĝinta Maldekstro, kaj tiel fariĝas la posteulo de Gaspar Llamazares (kiu restis kiel parlamenta proparolanto), kun la misio refondi la organizaĵon kiel socia politika movado. Cayo Lara, eĉ se estinte la reprezentanto de la PCE en la sino de IU, integris en la nova estraro de la organizo personojn de ĉiuj sektoroj kaj kurentoj de la movado. Li anoncis ke li vetas por malproksimigi al IU disde la PSOE, kaj denove igi movadon kiu kunigu la voĉojn de la laboristoj kiuj vetas por la kontraŭkoloniisma sistemo kaj por la lukto maldekstrema, forlasante la socialdemokratajn tendencojn por fariĝi denove la proparolanto de la lukto de maldekstraj ideoj de Hispanio.

En la elektoj al la Eŭropa Parlamento de 2009 IU ripetis koalicion kun ICV, perdante iomete el siaj apogoj, akirinte la 3,71% de la voĉdonoj kaj konservante siajn du deputitojn.

La 28 de novembro de 2009, IU lanĉas procezon de refondiĝo, kiu celas malfermi ĝin al aliaj tendencoj de la maldekstro, por krei pli ampleksan blokon de mobilizo. Tiu procezo jam komenciĝis sinsekve en diversaj regionoj. Ĝi akiris tutnacian karakteron en la 1-a Federa Asembleo, okazinta la 26-an de junio de 2010, kaj en kiu partoprenis aliaj partioj, asocioj kaj sindikatoj, ne rekte ligitaj al la koalicio.

Evoluado de la elektantaro[redakti | redakti fonton]

Balotaj rezultoj de Unuiĝinta Maldekstro
Jaro Kunordiganto Kandidato Voĉdonoj  % Reprezentantoj
Ĝeneralaj Elektoj de Hispanio de 1986 Gerardo Iglesias Gerardo Iglesias 935.504 4,63% 7 deputitoj
Urbaj Elektoj de Hispanio de 1987 Gerardo Iglesias (diversaj) 1.399.364 7,18% 2.315 Magistratanoj
Elektoj al la Eŭropa Parlamento de 1987 Gerardo Iglesias Fernando Pérez Royo 1.011.830 5,25% 3 eŭrodiputitoj
Ĝeneralaj Elektoj de Hispanio de 1989 Julio Anguita Julio Anguita 1.858.588 9,07% 17 Deputitoj
Elektoj al la Eŭropa Parlamento de 1989 (Hispanio) Julio Anguita Fernando Pérez Royo 961.742 6,06% 4 eŭrodeputitoj
Urbaj de 1991 Julio Anguita (diversaj) 1.579.097 8,38% 2.614 Magistratanoj
ĝeneralaj Elektoj de Hispanio de 1993 Julio Anguita Julio Anguita 2.253.722 9,55% 18 Deputitoj
Elektoj al la Eŭropa Parlamento de 1994 Julio Anguita Alonso Puertas 2.497.671 13,44% 9 eŭrodeputitoj
Urbaj Elektoj de Hispanio de 1995 Julio Anguita (diversaj) 2.589.780 11,68% 3.493 Magistratanoj
Ĝeneralaj Elektoj de Hispanio de 1996 Julio Anguita Julio Anguita 2.639.774 10,54% 21 Deputitoj
Urbaj Elektoj de Hispanio de 1999 Julio Anguita (diversaj) 1.387.900 6,52% 2.295 Magistratanoj
Elektoj al la Eŭropa Parlamento de 1999 Julio Anguita Alonso Puertas 1.221.566 5,77% 4 eŭrodeputitoj
Ĝeneralaj Elektoj de Hispanio de 2000 Julio Anguita Francisco Frutos 1.263.043 5,45% 8 Deputitoj
Urbaj Elektoj de Hispanio de 2003 Gaspar Llamazares (diversaj) 1.730.732 7,53% 2.595 Magistratanoj
Ĝeneralaj Elektoj de Hispanio de 2004 Gaspar Llamazares Gaspar Llamazares 1.284.081 4,96% 5 Deputitoj
Elektoj al la Eŭropa Parlamento de 2004 (Hispanio) Gaspar Llamazares Willy Meyer 643.136 4,15% 2 eŭrodeputitoj
Urbaj Elektoj de Hispanio de 2007 Gaspar Llamazares (diversaj) 1.473.992 6,63% 2.484 Magistratanoj
Ĝeneralaj Elektoj de Hispanio de 2008 Gaspar Llamazares Gaspar Llamazares 969.946 3,77% 2 deputitoj[4]
Elektoj al la Eŭropa Parlamento de 2009 Cayo Lara Willy Meyer 588.248 3,71% 2 eŭrodeputitoj
Urbaj Elektoj de Hispanio de 2011 Cayo Lara (diversaj) 1.437.158 6,36% 2.248 Magistratanoj
Evoluado de la parlamentaj benkoj akiritaj de la Komunista Partio de Hispanio (1977-1986) kaj de la koalicio de Unuiĝinta Maldekstro (1986-2008) en la ĝeneralaj elektoj de Hispanio.

Oni notu ke la rezulto inkludas ankaŭ la rezultojn de la koalicio kun Iniciativo por Katalunio - Verduloj (ICV), kaj foje ankaŭ kun aliaj naciistaj partioj kaj en iuj zonoj kun La Verduloj.

Institucia reprezentado[redakti | redakti fonton]

Ŝtata reprezentado[redakti | redakti fonton]

Post la ĝeneralaj elektoj de 2008 en Hispanio, krom Madrido kaj Barcelono en la cetero de Hispanio la koalicio atingis neniun reprezentanton, perdante tiel la antaŭan deputiton de Valencio. Unuiĝinta Maldekstro akiris deputiton por Madrido, dum ICV akiris alian deputiton por Barcelono, perdante pli da 300.000 voĉdonoj kaj restante sen eblo formi propran parlamentan grupon.

Regiona reprezentado[redakti | redakti fonton]

Unuiĝinta Maldekstro disponas de deputitoj en naŭ el la dek sep leĝdonaj asembleoj de la aŭtonomaj komunumoj de Hispanio, kaj en la du aŭtonomaj urboj:

En la ok ceteraj aŭtonom-komunumaj asembleoj (Kanarioj, Kantabrio, Kastilio-Leono, Kastilio-La Manĉo, Ekstremaduro, Galegio kaj Rioĥo) Unuiĝinta Maldekstro ne havas reprezentadon.

Loka reprezentado[redakti | redakti fonton]

Unuiĝinta Maldekstro regas aŭ kunregas en centoj da magistratoj, speciale en Andaluzio, Asturio, Madrido kaj Katalunio. En Andaluzio ĝi regas kun absoluta plimulto en iuj urbodomoj, speciale en la provincoj de Sevilo kaj Kordovo. Apartenas al tiu movado la urbestro de Kordovo. Entute, ĝi havas 2.198 magistratanojn.

Nuntempe, ĝi konservas iujn estrecon de la municipoj en la t.n. «ruĝaj areoj» de laborista plimulto de la ĉirkaŭaĵoj de Barcelono kaj Madrido, kvankam ĝia povo iom post iom malfortiĝadis post la politika transiro al demokratio.

En la lastaj urbaj elektoj de 2007, IU-ICV akiris 1.473.992 voĉdonojn (la 6,63%): 2.484 magistratanojn, 64 absolutajn plimultojn kaj 70 relativajn plimultojn.

Internaciaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Unuiĝinta Maldekstro estas membro fondinto de la Partio de la Eŭropa Maldekstro, kaj pere de la PCE, ĝi konservas bonajn rilatojn kun la komunismaj partioj kaj iliaj politikaj posteuloj. IU havas eŭrodiputiton en la Eŭropa Parlamento, Willy Meyer, kiu estas membro de la grupo de la Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj (EUL-NGL).

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]