Unuiĝintaj Ŝtatoj de Latina Afriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Latina Afriko
majo 1957 –

proponita kunfandita ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Proponitaj landlimoj de la USLA.

La Unuiĝintaj Ŝtatoj de Latina Afriko (france Etats-Unis de l'Afrique Latine) estis proponita unuiĝo de ĉiuj latinidlingvaj landoj de Afriko fare de la centrafrika politikisto Barthélemy Boganda. La landoj konsideritaj kiel parto de tiu vasta federacio estis Angolo, Kongo Kinŝasa, Ruando, Burundo, Kongo Brazavila, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Kameruno, Gabono kaj Ekvatora Gvineo. La projekto malaperis pro la morto de Boganda okaze de aviadilakcidento la 29-an de marto 1959.