Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata
1810 – 1831

historia lando • suverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Provincias Unidas del Río de la Plata (Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata) estis la nomo uzita de la Unua Triumviraro formita de Feliciano Chiclana, Manuel de Sarratea kaj Juan José Paso el la 22a de novembro de 1811 por aludi al la ŝtato aperigita el la Maja Revolucio de 1810 en Bonaero, kiu anstataŭis la ĝistiaman kolonian de la Viĉreĝlando Rivero Plata. Tiu nova ŝtato estis regita dekomence de provizoraj aŭtoritatoj nome de la rajtoj de la reĝo Fernando la 7-a (Hispanio), sed la 9 de julio de 1816 proklamis sian sendependecon absolute el Hispanio kaj ties reĝoj. Tiu nomo aperis la unuan fojon en la provizora statuto Estatuto Provisional del Gobierno Superior de las Provincias Unidas del Río de la Plata a nombre del Señor Don Fernando VII.

Kvankam tiu registaro postulis jurisdikcion pri la tuta teritorio de la vicreĝlando, ne povis kontrolo la intendencia de Paragvajo, kiu derivis al la kreado de la Respubliko Paragvajo, kaj same perdis la kontrolon de la Alto Perú (posta Bolivio) post la batalo de Huaqui en 1811, post kiu la parta rekuperado de tiu variis laŭ la irado de la Ekspedicioj kontraŭ la Supra Peruo dum la Argentina Milito por Sendependiĝo ĝis kiam tiuj finis en 1817 kaj la Supra Peruo trasformiĝis en Bolivio en 1825. La milito kontraŭ portugal-brazilanoj kaj la konfliktoj kontraŭ José Artigas okazigis la perdon de la kontrolo super la Banda Oriental, kio finis per la kreado de la sendependa ŝtato Urugvajo en 1828. Post superi periodojn de malordo kaj enlandaj militoj la 13 provincoj kiuj ankoraŭ integris tiun union inter 1831 kaj 1832 grupiĝis en kio nomiĝis Konfederacio Argentina, kaj eksmodiĝis la komenca nomigo Provincias Unidas del Río de la Plata.

Laŭ la artikolo 35 de la Argentina Konstitucio, la nomo de Provincias Unidas del Río de la Plata estas unu el ĉefaj de la nuna ŝtato, kun tiuj de República Argentina kaj Confederación Argentina.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]