Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 1 Dec. 2012.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
La Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj (UME) - france Union des Espérantistes Malgaches - estas la landa Esperanto-asocio en la afrika ŝtato Madagaskaro. Ĝi estis fondita en 1960, kaj de tiam havas neformalajn rilatojn al Universala Esperanto-Asocio. La asocio havas sian sidejon en Ambohidrapeto, okcidenta antaŭurbo de la ŝtata ĉefurbo Antananarivo. Prezidanto de la asocio laŭ la stato de aprilo 2010 estas Henriél Fidilalao Firaisana.
Suborganizaĵo de la Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj estas la Esperantista Junulara Organizo Madagaskara, la landa asocio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Madagaskaro. Ĝi estis fondita en 1963, aliĝis al TEJO en 1988, kaj havas sian sidejon en la ĉefurbo Antananarivo.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
- la vikipedian kategorion malagasaj esperantistoj


