Unuiĝo de la Popoloj de Kameruno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Unuiĝo de la Popoloj de Kameruno (france Union des Populations du Cameroun, angle Union of the Peoples of CameroonUPC) estis politika partio en kolonia Kameruno. Ĝi estis fondita la 10-an de aprilo 1948 okaze de kunvenigo en Dualao, en kafejo nomita "Chez Sierra". 12 homoj ĉeestis la fondon, inter ili Charles Assalé, Léonard Bouli kaj Guillaume Bagal.

La Unuiĝo de la Popoloj de Kameruno celis sendependigi Kamerunon. Plejmultaj partoprenantoj estis sindikatistoj. UPC estas rigardebla kiel la heredanto de la organizaĵo Cameroonian Rally (RACAM).

Ruben Um Nyobe fariĝis la dua Ĝenerala Sekretario de la partio en novembro 1948 kaj multe helpis al la sendependiĝo de la lando. Antaŭ la sendependiĝo multe suferis la membroj de UPC pro la persekutado de Francio. Félix-Roland Moumié estis ekzemple murdita de francaj spionoj en 1960 en Ĝenevo.

Post la sendependiĝo, UPC fariĝis neoficiala, kontraŭleĝa organizaĵo. Ĝi ree aktiviĝis en 1991, kiam Kameruno denove permesis la kreadon de pluraj politikaj partioj. Profesoro Henri Hogbe Nlend kandidatiĝis al la prezidenta baloto de 1997 kaj atingis la duan rangon. Nova kandidatiĝo en 2004 estis rifuzita de la Superrega Korto, oficiale pro malkompleta kandidatdosiero. UPC tamen konservis deputitojn kaj ministrojn en la registaro ĝis la jaro 2007.