Union pour un mouvement populaire

El Vikipedio
(Alidirektita el Unuiĝo por Movado Popola)
Saltu al: navigado, serĉo
Nicolas Sarkozy, de la UMP

UMP (france Union pour un mouvement populaire, "Unuiĝo por Popola Movado") estas la plej granda dekstra-flanka politika partio en Francio.

Ĝi elvenis el la partio Rassemblement Pour la République, enhavante la partion Démocratie Libérale (Liberala Demokratio) kaj kelkajn anojn el UDF. Ĝi estis ĉefe la partio de la eksprezidento Jacques Chirac.

Kreita por la parlamenta baloto de Junio 2002 (tuj post la reelekto de Jacques Chirac kiel prezidento), ĝi unue nomiĝis Union pour la Majorité Présidentielle (Unuiĝo por la Majoritato Prezidenta). Ĝi ŝanĝis sian nomon konservante la mallongigon en Novembro 2002.

La 28-an de novembro 2004, ĝia dua prezidanto estis Nicolas Sarkozy kiu demisias en majo 2007 (ĉar iĝis prezidento de Francio la 6-an de majo 2007).

Internacie la partio estas parto de la Internacia Demokratia Unio, ene de la Eŭropa Unio de la Eŭropa Popola Partio.

Vidu ankaŭ [redakti]