Unukordilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unukordilo (fizikinstrua lernilkolekto de la kantona lernejo [Winterthur])

Unukordilomonoĥordo (grk. μόνος monos: unuope, χορδή ĥorde: kordo) aŭ kanono estas muzikileca ilo, konsistanta el longoforma resonancujo, trans kiu estas laŭlonge streĉita kordo. Ĉi tiun oni povas dividi per stego, muntita moveble sub ĝi. La dividoproporciojn oni povas legi sur skalo sur la plafono de la resonancujo. Simplaj dividoproporcioj rezultigas konsonancojn, komplikaj disonancojn.

Ekde la antikva epoko oni uzis la unukordilon por demonstri muzikteoriajn kaj fizikajn interligojn. Pitagoro onidire per tiu esploris la dividoproporciojn de kordoj kaj evoluigis sian teorion pri la konsonanco. La plej malnova dokumento kun demonstraĵo de tonsistemo per unukordilo estas la divido de la kanono de Eŭklido. De Ptolemeo devenas dla plej malnovaj mezurteknikaj precizigoj ĉe la kanono.

Unukordilo nuntempe servas dum fiziklecionoj por montrado de akustikaj fenomenoj, kiel la interligo inter tonalto kaj kordolongeco; la formado de supratonoj per harmonia divido; samkiel resonanco kaj oscilado.

Oni uzas la unukordilon ankaŭ dum muziklecionoj, por ebligi ankaŭ al tiuj lernantoj la muzikadon, kiuj ne regas muzikilojn. Ludado sur unukordilo rapide lerneblas, do ĉiuj lernantoj, kiuj antaŭ neniam ellernis instrumentmuzikadon, ludi melodiojn.

La rezultojn de ĉi tiuj eksperimentoj kaj teorioj oni praktike aplikas por la agordado de kordinstrumentoj kiel ekz. gitaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]