Unukornulo (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Unukornulo
Unukornulo
Latina nomo Monoceros
(genitiva Monocerotis)
Mallongigo Mon
Imagata bildo
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 5h 50m 0s ... 8h 5m 0s
Deklinacio -11° 0' 0" ... 12° 0' 0"
Areo 482 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 35
Najbaraj konstelacioj Granda Hundo, Malgranda Hundo, Ĝemeloj, Hidro, Leporo, Oriono, Pobo
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 0
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 3,93
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -78° ... 79°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Februaro
Historio
Unua priskribo Jakob Bartsch
Jaro de unua priskribo 1624
Verko, en kiu ĝi estis priskribita Usus Astronomicus Planisphaerii Stellati
Postaj ŝanĝoj
v  d  r
Information icon.svg

Unukornulo estas konstelacio de tera ĉielo.

Ĝi situas okcidente de la bone videbla Oriono kaj norde de la plej hela stelo de la ĉielo, Siriuso en konstelacio Granda Hundo. Kompare al tiuj konstelacioj ĝi ne estas okulfrapa. Unukornulon trapasas la lakta vojo; tial ĝi enhavas plurajn nebulozojn, interalie la malfermitan stelamason M 50.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unukornulo ne apartenas al la klasikaj 48 konstelacioj de la antikva epoko.

Supozeble ĝin elpensis la nederlanda mapisto Petrus Plancius, kiu kreis ĉielglobon en 1612, sur kiu li bildigis ok novajn konstelaciojn, inter ili "Monoceros Unicornis".

Jacob Bartsch enmetis ĝin 1624 en sian stelmaparon "Planisphaerium Stellaris" kiel "Unicornus" kaj alskribis al ĝi kristanecan motivon: la unukornulo estas plurfoje menciita en la latina biblio (Vulgata, psalmi iŭta lxx 21:22, 28:6, 91:11, isaias 34:7); modernaj bibliotradukoj tie tamen parolas pri bubaloj. Plancius mem ne postlasis siajn kialojn por enkonduki tiujn konstelaciojn. En la "Bestiaire Divin de Guillaume" el la 13-a jarcento skribiĝas, ke la unukornulo kuŝas trankvile, kiam virgulino eniras ties ĉasteritorion. Laŭ tio, la unukornulo reprezentas Jesuon kaj la korno la dian veron.

Heinrich Wilhelm Olbers kaj Ludwig Ideler tamen sciigas, ke la konstelacio jam estis priskribita antaŭ 1564. Laŭ Joseph Scaliger ĝi troviĝas sur antikva persa ĉielglobo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]