Ununokta amoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ununokta amoro estas mallongedaŭra, unufoja seksa kontakto inter individuoj, ĉe kiu almenaŭ unu el la koncernatoj ne havas tujajn planojn por seksa interrilato je pli longa tempodaŭro.

Personoj kiuj partoprenas al ununokta amoro plejofte ne antaŭe konas unu la alian kaj ofte nur mallonge interkonatiĝis antaŭ ol fari seksajn agojn. La esenca diferenco inter ununokta amoro kaj aliaj seksrilatoj estas la atendo aŭ la celo de la interrilato. La tagparto dum kiu ĝi okazas estas relative nekoncerna.

Ununokta amoro okazas kun plena reciproka konsento kaj ne estas komparebla kun prostituado, inter aliaj ĉar pago estas neniel konsiderinda. Ankaŭ ne temas pri devigo, kiel dum seksa misuzo. Ununoktaj amoroj kelkfoje ankaŭ okazas inter personoj kiuj pli longe konas unu la alian sed ne havas interrilaton, kaj ankaŭ ne havas tian intencon, sed kiuj pro certaj cirkonstancoj tamen havas unufojan seksan kontakton.