Ununoktio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ununoktio estas la provizora nomo de kemia elemento, kiu en la perioda tabelo havas la simbolon Uuo kaj la atomnumeron 118.

En 1999 esplorantoj ĉe Lawrence Berkeley Nacia Laboratorio anoncis en Physical Review Letters eltrovon de la elementoj 116 (vidu ununheksio) kaj 118. La sekvan jaron, ili eldonis retiriĝon, post kiam aliaj esplorantoj ne estis povintaj ripeti la rezultojn. En junio 2002 la direktoro de la laboritorio asertis, ke la originala raporto pri la eltrovo de ĉi tiuj du elementoj estis farita surbaze de datenoj, kiujn estis falsinta la ĉefa aŭtoro Viktorio Ninov, kiu tamen deklaris sin senkulpa.

En oktobro 2006 oni sukcesis produkti la elementon 118, pafante atomojn de kaliforniumo per kalcio-ionoj.