Unurelvojo
Unurelvojo estas fervojo aŭ metroo kun trako, kiu konsistas el unu relo. La veturilo veturas sur ĝi aŭ sub ĝi.
Unurelvojoj ne estas oftaj kaj ne estas uzataj por longaj distancoj. Ilia malavantaĝo estas granda kosto de ekspluatado, precipe vintre, kaj ne sufiĉa kapacito de vagonoj.
Enhavo |
Unurelvojoj laŭ landoj [redakti]
Britio [redakti]
Ekzistas unurelvojo ĉe la flughaveno London Gatwick, kiu ligas ties terminalojn.
Germanio [redakti]
En la germana urbego Dortmund ekzistas unurelvojo ĉe la universitato.
Japanio [redakti]
En Japanio, unurelvojo estas speco de fervojo laŭ juro. La plejlonga fervojo en Japanio, Osaka Rapida Fervojo estas la plejlonga unurelvojo en la mondo laŭ Guinness-libro de rekordoj.
- Tokyo Monorail
- Haneda-Linio 17.8km
- Tokia Metropola Oficejo pri Transporto
- Ueno-Unurelvojo 0.3km
- Tama-Toshi-Unurelvojo-Linio
- Tama-Toshi-Unurelvojo-Linio 16.0km
- Chiba-Toshi-Unurelvojo
- Maihama Resort Line
- Disney Resort Line-Linio 5.0km
- Shonan-Unurelvojo
- Enoshima-Linio 6.6km
- Nagoya-Fervojo
- Osaka Rapida Fervojo
- Osaka Unurelvojo-Linio 21.2km
- Saito-Linio 6.8km
- Sky Rail Service
- Seno-Linio 1.3km
- Kitakyushu Kosoku Tetsudo
- Kokura-Linio - 8.8km
- Okinawa-Toshi-Unurelvojo
Rusio [redakti]
En Moskvo, Rusio unurelvojo komencis funkcii la 20-an de novembro 2004, kiel aŭtonoma transportilo. Ĝi pasas tra Ostankino (distrikto) de la ĉefurbo kaj ligas la lokon situantan ĉe Tutrusia Ekspozicia Centro kun la loko ĉe metrostacio "Timirjazevskaja". Ĝia longeco estas 8,6 km.
Vagonaroj veturas preter Ostankina bieno, Triunuo preĝejo, TV centro kaj ceteraj belaj vidindaj objektoj de Moskvo.
Ekde 2008 ĝi estas parto de moskva metroo.