Unusoleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unusoleco ĉi tie elektas la sencon de karakterizaĵo de la kristana eklezio. Ĝi formas, kune kun al aliaj tri, same entenataj en La Kredo Nicea (-konstantinopola),la videbla/nevideblan strukturon de la kristana komunumo. La aliaj tri estas: sankteco, katolikeco, apostoleco.

La Eklezio estas unusola, Dio estas unusola kaj Kristo estas unusola. Jesuo kvarfoje preĝis (Joh 17,11; 21) por la unueco de la Eklezio.

Tiu unusoleco (kaj unueco) plurestas malgraŭ la diversaj lokaj eklezioj ĉar la fundamento ne estas la akordo videbla kaj asertata de la multaj lokaj eklezioj: ĝi, fakte, baziĝas sur la unika kredo je la unusola Sinjoro, kaj estas animita de sama Spirito.

Ĉe katolikoj, signo de tiu unusoleco (kaj unueco) estas ankaŭ la videbleco de la roko de Petro, nome la papo. Kaj samtempe, juĝe de katolikoj, la unusoleco ne aperas tute integra en la kristanaj eklezioj nekunligitaj kun la Katolika Eklezio.

La unueco je kredo ne kuntrenas, tamen, la unuecon de teologioj, kiuj povas esti multaj en medio de la sama kredo.

Tiu unusoleco kunportas unuecon en la liturgio.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1][rompita ligilo] (Itala teksto de De Ecclesiae catholicae unitate de sankta Kipriano).

[2] Arkivigite je 2007-07-02 per la retarkivo Wayback Machine (Pri unueco de la eklszio kaj kristanaj sektoj).

[3] (Pri unusoleco kaj unueco de la Eklezio laŭ Klemento el Romo en la unua letero al la korintanoj [4] (Leteroj al la Korintanoj de Klemento el Romo, [5] Arkivigite je 2007-08-07 per la retarkivo Wayback Machine