Upa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Upa en Tula
Mateniĝo ĉe Upa

Upa (ruse Упа) estas rivero meze de la centra parto de Rusio, dekstra alfluanto de Okao. La tuta rivero situas en Tula provinco. Ĝia longeco - 345 km, areo de baseno - 9510 kv. km [1].

La nomo Upa verŝajne devenas de la balta vorto kiu signifas "rivero". Baltaj popoloj loĝis tie dum la 1-a jarmilo p.K.

La rivero komenciĝas je 3 km norde de loĝloko Volovo. Ĝis Tula plejparte fluas norden, poste okcidenten kaj alfluas al Okao apud vilaĝo Kuleŝovo. Kutime ĝi glaciiĝas en fino de novembro aŭ decembre, malglaciiĝas fine de marto aŭ komence de aprilo.

Upa estas populara loko de fiŝkaptado[2].

La rivero estas forte malpuligita de tulaj fabrikoj ("Tulaĉermet" kaj aliaj).

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

Alfluantoj de Upa kun longeco pli ol 20 km [1]:

Distanco inter ĝia enfluejo kaj enfluejo de Upa (km) Nomo Longeco (km)
293 Upjorta 63
244 Ŝivorona 49
226 Seĵa 41
223 Beĵka 25
210 Tulica 41
207 Voronka 25
191 Volotj 24
187 Neprejka 25
176 Pesoĉnja 21
166 Upka 20
130 Dubna 20
115 Kolodnja 38
98 Solova 52
90 Plava 89
23 Vatca 31
21 Mizgeja 43

La plej grandaj alfluantoj (laŭ ilia longeco) estas Plava (89 km), Upjorta (63 km), Solova (52 km). En Tula ĝin alfluas Tulica kaj Voronka.

Sovetsk, apud Ŝĉjokinskoje baraĵlago

Loĝlokoj[redakti | redakti fonton]

Urboj ĉe Upa:

  • Tula;
  • Sovetsk (ĉi tie situas baraĵlago Ŝĉokinskoje).

Aliaj gravaj loĝlokoj ĉe Upa:

  • Verĥoupje;
  • Lomincevskij;
  • Pleĥanovo;
  • Krapivna;
  • Kuleŝovo.
Superakvo en Tula (2013)

Alta akvo[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ ĉiujare ĉe la rivero okazas superakvo kaj kelkaj vilaĝoj fariĝas inunditaj. Ĝi inundas ankaŭ kajojn centre de Tula. Granda inundo en Tula okazis en 1970.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Regionografia artikolo pri Upa kun multaj fotoj ruse