Uppland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Uppland

Uppland, en Esperanto Uplando, estas historia provinco (svede landskap) de Svedio kaj la sveda provinco kun plej da enloĝantoj. Ĝi troviĝas en la landoparto (svede landsdel) aŭ ĉefregiono Svealand. La provinco havas 1 340 000 enloĝantojn kaj areon de 12 676 km². Ĝi limas kun Sudermanio (Södermanland), Vestmanio (Västmanland) kaj Gestricio (Gästrikland) - kaj ankaŭ la lago Mälaren kaj la Balta Maro limigas ĝin.

La klavoviolono (svede nyckelharpa) estas arĉinstrumento, kiu originis en Uplando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • la artikolon pri Sigtuna, la unua ĉefurbo de mezepoka Svedio, en Uppland.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]