Uppsala-ESO Survey of Asteroids and Comets

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uppsala-ESO Survey of Asteroids and CometsUESAC (anglaĵo por "Enketo de Upsalo-ESO pri Asteroidoj kaj Kometoj") estis programo de esploro pri la asteroidoj, kiu daŭris de 1992 ĝis 1993.

La observadoj okazis elde la Eŭropa suda observatorio en Ĉilio kaj elde la Angla-Aŭstralia Observatorio en Aŭstralio. La rezultoj estis publikigitaj en 1996.

Tiu programo studis grandan nombron da asteroidoj, ĝi permesis determini la lokalizojn de ĉirkaŭ 15000 da ili, kalkuli la orbitojn de ĉirkaŭ 2500, kaj malkovri pli ol 1000 novajn numerotajn asteroidojn, kaj multe pli da aliaj, kies orbito estas konfirmota.

Laŭ Minor Planet Center, ĝi estas kreditata (la 25-a de junio 2013) de la malkovro de 1120 asteroidoj[1] tio, kiu metas ĝin en la 18-a rango de la malkovrintoj de asteroidoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]