Ne-metropola Nov-Jorkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Upstate New York)

Ne-metropola Nov-Jorkio, angle Upstate New York, estas ne-oficiala nomo de la parto de Nov-Jorkio, kiu malinkluzivas la metropolan areon de Novjorko kaj Long-Insulon.

Nov-Jorkio: La oranĝa parto, ekster Novjorko kaj Long-Insulo, proksimume estas Ne-metropola Nov-Jorkio

Oficiala limo inter la ne-metropola kaj la metropola (Downstate) partoj ne ekzistas, sed ekzistas pluraj kriterioj, laŭ kiuj iu loko apartenas al unu aŭ alia parto:

  • Novjorko situas ĉe la maro; do ju pli alte situas iu loko, des pli ĝi emas esti ne-metropola. La angla vorto "up" ĝuste signifas "supren".
  • Novjorko situas plej sude en la subŝtato Nov-Jorkio. Ĉar sur mapoj nordo ofte estas supre, la ne-metropola parto situas "supre" ankaŭ sur mapoj.
  • Laŭ la pligrandiĝo de Novjorko oni emas repuŝi la limon de Ne-metropola Nov-Jorkio ekster la kreskantajn antaŭurbojn de Novjorko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]