Upton Sinclair
| Upton Sinclair | |
|---|---|
![]() usona verkisto |
|
| Naskiĝo | 20-a de septembro 1878 en Baltimore, Marilando, Usono |
| Morto | 25-a de novembro 1968 en Bound Brook, Nov-Ĵerzejo, Usono |
| Portalo pri Homoj | |
Upton SINCLAIR (naskiĝis la 20-an de septembro 1878 en Baltimore, Marilando, mortis la 25-an de novembro 1968 en Bound Brook, Nov-Ĵerzejo) estis usona verkisto.
La verkaro de Sinclair, kiu komence havis socialismajn idealojn, estas ĉefe socikritika.
Lia unua granda sukceso, la romano "La Ĝangalo" (The Jungle), ekzemple priskribas la malbonajn kondiĉojn en usonaj buĉejoj – kaj vere lia kritiko atingis pli striktajn leĝojn por la nutraĵindustrio. Pliaj verkoj sekvis tiun ĉi tradicion, kaj kvankam la aŭtoro iam forlasis siajn ideojn pri socialismo, la lukto por pli justa socio restis por li pli grava ol stilo kaj formo de la verkaro.
En la jaro 1943 Upton Sinclair gajnis la Premion Pulitzer.
Li pretendis postenon de la kalifornia guberniestro, cele likvidi senlaborecon en la "Ora" ŝtato, sed fiaskis.
Fine de 1935 okazis lia rendevujo kun du rusaj verkistoj: Ilja Ilf kaj Eŭgeno Petrov, kiu estas detale priskribita en la libro Unuetaĝa Usono, ĉapitro 39 "Lando de Dio" (God`s country).
Listo de verkoj[redakti]
- Manassas (romano, 1904)
- The Jungle (romano, 1906)
- The Metropolis (romano, 1908)
- King Coal (romano, 1917)
- Jimmie Higgins (romano, 1919)
- Oil! (romano, 1927)
- Boston (romano, 1928)
- Dragon’s Teeth (romano, 1942)
En Esperanto aperis[redakti]
- Jimmie Higgins. Tradukis laŭ la angla originalo Karl Fröding. Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda, 1934. 369 paĝoj.
- Petrolo! (Oil!) Romano. Tradukis William Bailey. London: Esperanto Publ. Co.. 2 volumoj.
- La gnomaŭto. (The Gnomobile.) Tradukis Runo Stridell. Tyresö: Inko, 2001. 155 paĝoj. ISBN 91-7303-115-1.


