Upton Sinclair

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Upton Sinclair
usona verkisto
usona verkisto
Persona informo
Aliaj nomoj Clarke Fitch • Arthur Stirling • Frederick Garrison
Naskiĝo 20-a de septembro 1878
en Baltimore, Marilando, Usono
Morto 25-a de novembro 1968
en Bound Brook, Nov-Ĵerzejo, Usono
Tombo Rock Creek Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato KolumbioUrba Kolegio de Nov-Jorko
Subskribo Upton Sinclair
Familio
Patro Upton Beall Sinclair
Patrino Priscilla Augusta Harden
Okupo
Okupo ĵurnalisto • romanisto • filmproduktoroverkistopublikigisto • nutradisto • politikisto • poeto • dramaturgo
Verkoj La Ĝangalo
Reĝo Karbo
Petrolo!
vdr
tombo de Upton Sinclair en Vaŝingtono, DC kun lia libro "La Ĝangalo"

Upton SINCLAIR (naskiĝis la 20-an de septembro 1878 en Baltimore, Marilando, mortis la 25-an de novembro 1968 en Bound Brook, Nov-Ĵerzejo) estis usona verkisto.

La verkaro de Sinclair, kiu komence havis socialismajn idealojn, estas ĉefe socikritika.

Lia unua granda sukceso, la romano "La Ĝangalo" (The Jungle), ekzemple priskribas la malbonajn kondiĉojn en usonaj buĉejoj – kaj vere lia kritiko atingis pli striktajn leĝojn por la nutraĵindustrio. Pliaj verkoj sekvis tiun ĉi tradicion, kaj kvankam la aŭtoro iam forlasis siajn ideojn pri socialismo, la lukto por pli justa socio restis por li pli grava ol stilo kaj formo de la verkaro.

En la jaro 1943 Upton Sinclair gajnis la Premion Pulitzer.

Li pretendis postenon de la kalifornia guberniestro, cele likvidi senlaborecon en la "Ora" ŝtato, sed fiaskis.

Fine de 1935 okazis lia rendevujo kun du rusaj verkistoj: Ilja Ilf kaj Eŭgeno Petrov, kiu estas detale priskribita en la libro Unuetaĝa Usono, ĉapitro 39 "Lando de Dio" (God`s country).

Listo de verkoj

  • Manassas (romano, 1904)
  • The Jungle (romano, 1906)
  • The Metropolis (romano, 1908)
  • King Coal (romano, 1917)
  • Jimmie Higgins (romano, 1919)
  • Oil! (romano, 1927)
  • Boston (romano, 1928)
  • Dragon’s Teeth (romano, 1942)

En Esperanto aperis

Eksteraj ligiloj

greke http://vladimir-okc.narod.ru/UU-html/truu39.htm Unuetaĝa Usono