Upupedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Upupo
Upupo
Upupo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Upupedoj Upupidae
Genro: Upupa
Specio: U. epops
Upupa epops
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Upupo (Upupa epops) apartenas al la sama ordo koracioformaj birdoj de multkoloraj brilaj birdoj kiel abelmanĝuloj, alcionoj kaj koracioj spite ke ĝi ne montras tiom brilajn kolorojn. Estas la ununura specio de siaj genro kaj familio. En la taksonomio de Sibley aperas tiu ĉi specio kiel ununura specio eĉ de ordo nome Upupoformaj diferenca de Koracioformaj.

Aspekto

La tuta birdo estas roz-brunkolora, sed ĝi havas en la flugiloj kaj vosto klare diferencigitajn larĝajn nigrajn kaj blankajn striojn. Krome la krestaj plumoj finiĝas en nigraj pintoj. Danke al tiuj nigraj kaj blankaj partoj ĝi estas tute nekonfuzebla kaj dumfluge kaj surgrunde. La beko estas longa, mallarĝa kaj iom kurva por eniri insektajn truojn. Ĝia longeco estas pli malpli kiel la parencaj koracioabelmanĝulo, tio estas iom malpli ol 30 cm, precize el 25 al 29 cm kun enverguro de 44 al 48 cm.

Disvastiĝo

Oranĝe – reprodukta areo, blue – vintrejoj, verde - loĝanta (la tutan jaron)

La upupo estas disvastiĝita tra la tuta Eŭropo, Azio kaj Afriko. Ili apenaŭ estas videblaj el Britio al Skandinavio aŭ en Aŭstrio, Siberio, la aziaj insuloj, Madagaskaro, Saharo aŭ Konga ĝangalo. Ili migras suden por vintri en tropika Afriko, tamen vintras ankaŭ en Hispanio, suda Portugalio kaj Sicilio en Eŭropo kaj en Barato kaj Sudorienta Azio en Azio.

Vivmaniero

Upupa epops

La vivmedio de la upupo estas terkulturita kamparo, malfermaj arbaroj, arbededoj, herbejoj, ktp. Por vintro ili serĉas pli malfermajn zonojn. Por nestoj ili uzas truojn en malnovaj arboj, rokaj muregoj, ktp.

Moroj

Ili flugas laŭonde iome suprenirante per malfortaj flugilfrapoj, iome malsuprenirante kaj denove suprenirante. Ili marŝas piedirante per unu piedo post la alia sensalte. Tiel ili estas ofte surgrunde, serĉante manĝaĵon (insektoj, vermoj, lumbrikoj, larvoj, ktp.); tiu ĉi specio estas la natura predanto de la Pina procesio-papilio. Dum tiu atendado la voĉo de la upupo konsistas el tri rapidaj silaboj hu-hu-hú post kio ĝi silentas ĝis nova hu-hu-hú. Tiu voĉo pli malpli estas la deveno de la nomo kaj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj. Se oni surprizigas ĝin dum tiu trankvileco la upupo nervoziĝas kaj timigita starigas sian kreston. Tiel ĝia aspekto tute ŝanĝiĝas kaj ŝajnas multe pli impona, granda kaj danĝera kvazaŭ la kresto estus armilo. Alia defendosistemo konsistas el lanĉi fekaĵon ekde la nesto. Tiel ĝi akiris famon je malpuraj kaj vere malpuraj estas la nestoj kiel tiuj de aliaj birdoj de la sama ordo. Ili ne oftas pogrupe, ĉiukaze pofamilie ĝis kiam la idoj ekmaturiĝas. Grandaj grupoj tute maloftas, kvankam temas pri migranta birdo.

Aliaj specioj

Krom tiu preskaŭ tutmonde (Malnova Mondo) disvastigita upupo, post la malapero de la Giganta upupo (U. anaios) kiuj vivis en la insulo Sankta Heleno estas alia simila specio de la sama genro nome Malagasa upupo (U. marginata) kio pruvas la influon kiun insuloj aŭ apartigitaj areoj havas super apartigo de specioj.

La upupo en la homa kulturo

  • Ĝia dieto kaj fetoro eble estis kialo por ĝia inkludo en la Malnova Testamento en la listo de malpuraj birdoj (Levitiko 11:19 kaj Readmono 14:18).
  • La upupo aperas en la greka mitologio. Iam viro, Tereo estis transformita en upupon. la rolulo aperas elstare en “Birdoj” de Aristofano.
  • En Islamo, upupo asociiĝas kun la Reĝo Salomono (la Profeto Sulejmano por islamanoj), kiu parolas kun bestoj; upupo rakontas al li pri la Reĝino de Ŝeba kaj ŝia mirinda regno (Korano 27:20-28).
  • En la ĉina klazika poezio, upupo estas priskribita kiel el ĉiela mesaĝisto kiu ofte alportas novaĵojn pri alveno de la printempo. La upupo estas konsiderata kiel komunikanta de novaĵoj en Ĉinio.
  • Aliflanke, la vorto dupe, kiu en franca kaj en angla signifas “kiu facile trompotas”, aŭ “trompi”, devenas el la nomo de la upupo en franca dialekto. Ĝi aplikiĝas al la personoj malmulte inteligentaj, kia estis konsiderata tiu birdo. Simile okazas en kamparaj regionoj de Hispanio per la dialekta nomo "bobillo" anstataŭ la oficiala nomo "abubilla" por la birdospecio.
  • La upupo estas centra rolulo en La konferenco de birdoj, unu el la ĉefaj verkoj de la literaturo de Sufiismo.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda