Uragano Erika (2003)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Uragano Erika)
Uragano Erika

Erika la 16-an de aŭgusto 2003

Erika la 16-an de aŭgusto 2003
Aperis la 14-an de aŭgusto 2003
Malaperis la 17-an de aŭgusto 2003
Plej rapidaj ventoj 120 km/h (75 mejloj/h)
Plej malalta aerpremo 986 mbar (hPa); 29,12 inHg
Homaj mortoj 2
Damaĝoj ekvivalento de 10.000 da usonaj dolaroj
Trafitaj landoj  Meksiko
vdr
Erika la 15-an de aŭgusto, 2003 (NOAA)
NEXRAD-bildo de Erika super nordorienta Meksiko.

La uragano Erika estis atlantika uragano, kiu frapis nordorientan Meksikon ĉe la landlimo al Teksaso meze de aŭgusto 2003. Erika estis la oka uragano de la sezono. Unue la usona uragancentro (National Hurricane Center, NCE) ne anoncis ĝin kiel uragano, ĉar oni antaŭvidis maksimuman ventrapidon de nur 115  km/h. Nur poste oni reklasis ĝin al klaso 1. Pro la influo de alta aerpremo, Erika rapidegis okcidenten de la golfo de Meksiko kaj tuŝis la teron en nordorienta Meksiko la 16-an de aŭgusto.

Nur post sia paso Erika estis deklarita uragano.[1]

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Pluvdatumoj de Erika

La anonco de Erika evakuigis 54 naftoplatformojn en la okcidenta golfo de Meksiko.

Erika pluvegis nur malmulte super suda Teksaso. La ventoj atingis tie 75 km/h.[1] Fortaj ondoj estis raportitaj norde de Corpus Christi.[2] La damaĝoj en Teksaso atingis $10,000 (2003 USD, $11.000 2006 USD).[3]

En Meksiko Erika unue tuŝis la ŝtatojn Tamaulipas kaj Nuevo León, sed ankaŭ Coahuila-n. Pluvo atingis 170.5 mm en Magueyes (Tamaulipas).[4] La pluvegoj kaŭzis inundojn kaj kotglitojn kaj blokis plurajn aŭtoekspresvojojn en nordorienta Meksiko.[4] En Matamoros, la ŝtormego damaĝis tegmentojn kaj aŭtojn.[5] En Montemorelos (Nuevo León), mortis du personoj, kiam ili provis trairi parte inunditan ponton.[1] Tra la tuta Meksiko 20.000 homoj restis sen elektro pro la uragano.[5]

Malgraŭ la inundoj la entutaj damaĝoj estis minimumaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]