Uragano Fabian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uragano Fabian

Fabian la 2-an de septembro 2003

Fabian la 2-an de septembro 2003
Aperis la 25-an de aŭgusto 2003
Malaperis la 8-an de septembro 2003
Plej rapidaj ventoj 230 km/h (145 mejloj/h)
Plej malalta aerpremo 939 mbar (hPa); 27,73 inHg
Homaj mortoj 8
Damaĝoj ekvivalento de 300 milionoj da usonaj dolaroj
Trafitaj landoj  Bermudo
vdr

La Uragano Fabian estis povega kabverdotipa uragano kiu frapis Bermudon komence de septembro dum la uragansezono de 2003. Fabian, nome sesa nomita ŝtormo, kvara uragano, kaj unua ĉefa uragano de la sezono, disvolviĝis el tropika ondo en tropika Atlantika Oceano la 25an de Aŭgusto. Ĝi moviĝis okcidente-nordokcidenten sub influo de subtropika bordo norden, kaj tuj plifortiĝis en areo de varmaj akvotemperaturoj kaj hela ventorompo. La uragano atingis pintan intensecon de 230 km/h la 1an de septembro, kaj malfortiĝis dum ĝi turniĝis norden. La 5an de septembro Fabian direktis sin al Bermudo per ventorapidoj de 195 km/h. Post preterpasi la insulon, la uragano turniĝis nordorienten, kaj iĝis ekstertropika ciklono la 8an de septembro.[1]

Fabian estis la plej forta uragano kiu frapis Bermudon ekde 1963.[2] Ĝi estis kaj la plej damaĝa kaj la unua uragano kiu okazigis morton en la insulo ekde 1926.[3] La uraganaj povegaj ventoj rezultis en modera damaĝo kaj detruis tegmentojn tra la tuta insulo. Forta ŝtormo asocia kun la uragano mortigis kvar personojn kiuj estis trapasintaj la trekolon "Causeway", nome la portempe nunura ligilo inter ambaŭ insuloj. La endanĝerita Bermuda petrelo estis minacata de la uragano, kiu fakte detruis dek nestotruojn, kvankam volontuloj jam estis transportintaj la birdojn al pli sekura loko. Fortaj ondoj rezultis en damaĝo en norda Puerto Rico kaj ĉe Domingo, kaj ankaŭ dronigis kvar homojn laŭlonge de la usona atlantika marbordo. entute Fabian okazigis perdojn de ĉirkaŭ 300 milionoj da usonaj dolaroj kaj ok mortojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richard J. Pasch, Eric S. Blake, and Daniel P. Brown (2003-11-19) Hurricane Fabian Tropical Cyclone Report. National Hurricane Center. Arkivita el la originalo je 2013-10-02. Alirita 2010-04-14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-03-03. Alirita 2013-03-04.
  2. Jessica Blunden (2006-10-17). Global Hazards and Significant Events September 2003. National Climatic Data Center. Alirita 2010-04-13.
  3. Patrick Thiele (2003-09-15). PartnerRe Weathers Hurricane Fabian. PartnerRE Ltd.. Arkivita el la originalo je 2012-11-07. Alirita 2010-04-13.