Uragano Mitch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uragano Mitch super Centrameriko

Uragano Mitch estis unu el la plej fortaj tropikaj trombaj ciklonoj de la moderna epoko kun ventoj kirle vojaĝante po 290 km/h. Mitch kaŭzis signifan damaĝon trans Centrameriko inter la 22-an de oktobro kaj 5-an de novembro 1998.

Mitch formiĝis en la orienta kariba maro la 22-an de oktobro kaj rapide atingis la kvinan gradon kiu estas la plej alta nivelo je la Skalo de Uraganoj Saffir-Simpson. Baldaŭ ĝi moviĝis al la sudokcidento kie batis Honduron unue kaj Centramerikon poste. Je la lastaj tagoj Mitch transiris al Meksika Golfo por finfine bati al Florido en Usono.

La uragano moviĝis malrapide kaj tial ĝi kaŭzis serverajn inundojn en Honduro kaj Nikaragvo; ĉirkaŭ 11,000 personoj mortis kaj ĝis la fino de 1998 ankoraŭ estis 8,000 personoj malaperintaj. La ekonomiaj damaĝoj estis kalkulitaj proksimume je 5 mil milionoj de usonaj dolaroj.

Eksteraj ligiloj

http://www.nhc.noaa.gov/1998mitch.html
Raportoj de Uragano Mitch