Urano (planedo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urano
Planedo
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Urano fotita la 20-an de januaro 1986 de la usona kosmoesplorilo Voyager 2, la nura kiu vizitis ĝin.
Urano fotita la 20-an de januaro 1986 de la usona kosmoesplorilo Voyager 2, la nura kiu vizitis ĝin.
Urano fotita la 20-an de januaro 1986 de la usona kosmoesplorilo Voyager 2, la nura kiu vizitis ĝin.
glacia giganta planedo • ekstera planedo • Ter-ekstera planedo
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Urano, Uranio vd
Malkovro
Malkovrinto William Herschel[1]
Dato de malkovro 13-a de marto 1781[1]
Loko de malkovro Bath[1]
Unua superflugo Voyager 2
(24-an de januaro 1986)
Unua enorbitiĝo Neniam
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
2 876 679 082 km (19,23 AU)
2 748 938 461 km (18,38 AU)
3 004 419 704 km (20,08 AU)
Discentreco 0,044 405 586
Meza anomaliangulo 142,955717°
Klinangulo 0,772556° (rilate al la ekliptiko); 6,48° (rilate al la suna ekvatoro); 1,02° (rilate al la ebeno de Laplace)
Periodo 30 799,095 tagoj (84,32 jaroj)
Meza cirkulrapido 6,81 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
73,989821°
Argum. de periapsido 96,541318°
Naturaj satelitoj
Ringoj
Jes, 27
Jes
Fizikaj ecoj
Diametro
Ekvatora diametro
Polusa diametro
- Plateco
- Areo
- Volumeno
51 118 km vd
(51 118 ± 8) km
(49 946 ± 40) km
0,0229 ± 0,0008
8,1156 × 109 km2
6,833 × 1013 km3
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(8,6810 ± 0,0013) × 1025 kg
1,27 × 103 kg/m3
8,69 m/s2
21,3 km/s
Rotacia periodo
- Sidera periodo

−0,71833 tagoj (malantaŭen)
Aksa kliniteco 97,77°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma

49 K (je 0,1 baroj)
53 K (je 0,1 baroj)
57 K (je 0,1 baroj)
Geometria albedo
Albedo laŭ Bond
0,51
0,300
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma
5,9 vd
5,9
5,32
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

3,3"
4,1"
vdr

Urano estas la sepa planedo de la sunsistemo kaj membras klason de la eksteraj, jupitersimilaj planedoj. Ĝi estas la 4-e plej peza kaj 3-e plej granda planedo en la sunsistemo. Urano eltroviĝis 1781 kaj nomiĝis laŭ la helena dio de ĉielo, Urano.

La malnova simbolo de Urano similas la simbolon de Marso. La nova simbolo anstataŭas la sagon per "H" laŭ Herschel, la malkovrinto, kaj estas malpli intermiksebla.

Urano estas – dum bonaj kondiĉoj – videbla nudokule. Ĝin tamen neniam rimarkis la antikvuloj, pro ĝia malforta brilo[2] kaj malrapida ŝajna movo. Malkovrata de William Herschel la 13-a de marto 1781, ĝi estas la unua planedo malkovrita helpe de teleskopo.

La akso de Urano klinas 97.9 gradojn el la poluso de sia orbito. Urano havas multenombrajn lunojn (27 nun konatajn) kaj maldikajn ringojn. La regulaj satelitoj kaj la ringoj orbitas en la ekvatora ebeno de la planedo, ebeno do preskaŭ orta kun la ekliptiko.

La ena strukturo de Urano similas tiun de Neptuno: ambaŭ malsimilas al la gasgigantoj Jupitero kaj Saturno, kaj pro tio oni kelkfoje nomas Uranon kaj Neptunon "glaciaj gigantoj" aŭ "sub-gigantoj".

Kiel la aliaj sunsistemaj gasgigantoj, ankaŭ Urano posedas abundan lunaron, plurajn ringojn, kaj rimarkindan magnetosferon.

Historio

Astrologia simbolo de Urano

Urano estis malkovrita la 13-an de marto 1781; temis pri la unua malkovro de planedo ne jam konata en la pratempo.

Jam dum la 17-a kaj 18-a jarcento, tamen, pluraj astronomiistoj fakte vidis la planedon, sed miskonsideris ĝin stelo. La unua observado de la planedo okazis en 1690, fare de John Flamsteed, kiu katalogis la objekton kiel la stelon 34 en la konstelacio Virbovo. Flamsteed vidis Uranon du pliajn fojojn, en la jaroj 1712 kaj 1715, tamen ne komprenante, ke temas pri planedo kaj ne pri stelo. Aliaj astronomiistoj sekve observis Uranon: interalie, James Bradley en la jaroj 1748, 1750 kaj 1753; Tobias Mayer en 1746; Pierre Charles Le Monnier kvarfoje en 1750, dufoje en 1768, sesfoje 1769 kaj unu lastan fojon en 1771.[3]

William Herschel unue vidis la planedon la nokto de la 13-a de marto 1781, el la ĝardeno de sia domo, en la urbo Bath, en Somerset (nuntempe en tiu loko situas la Astronomia muzeo Herschel)[4], sed unue anoncis ĝin kiel kometon, je la 26-a de aprilo.[5]

Herschel ankaŭ sciigis pri sia eltrovo la reĝan astronomiiston, Nevil Maskelyne, kiu je la 23-a de aprilo respondis jene:

Citaĵo
 Mi ne scias, kiel katalogi ĝin. Ĝi povus same eble esti regula planedo kiu ĉirkaŭorbitas la Sunon laŭ preskaŭ cirkla orbito, aŭ kometo laŭiranta rimarkinde discentrecan elipsan orbiton. Mi ankoraŭ vidis neniun voston 
— RAS MSS Herschel W1/13.M, 14, kiel citita en in Miner, p. 8

Dum Herschel daŭre parolis pri la nova objekto kiel pri kometo, kelkaj aliaj astronomiistoj jam eksuspektis, ke temas pri planedo. La rusia astronomiisto Anders Johan Lexell unue kalkulis la orbiton de Urano[6], kaj ĝi estis preskaŭ cirkla, pro tio li konkludis, ke temas pri planedo kaj ne pri kometo. Ankaŭ la berlina astronomiisto Johann Elert Bode parolis pri "moviĝanta stelo, kiu povas esti konsiderata kiel ĝisnune nekonata planedeca objekto, kiu ĉirkaŭiras la Sunon trans la orbito de Saturno".[7] Pro la preskaŭa cirkleco de la orbito, ankaŭ Bode konkludis, ke plej verŝajne temas pri planedo.[8]

Pro samopinio de pluraj aliaj fakuloj, en 1783 Herschel mem agnoskis, per letero al la prezidanto de la Reĝa Societo de Londono (Joseph Banks), ke Urano estas efektive planedo.

Surloka esplorado

Pro la rimarkinda malproksimo de Urano ekde Suno, sondiloj senditaj al la planedo devas ne nur trairi grandan distancon, sed krome ne povas kalkuli je sunenergio por sia surloka funkciado. Nuntempe, la nura teĥniha rimedo por tio estas varmelektra energi-produktilo bazita je radioizotopoj.

La nura kosmosondilo kiu ĝis nun (2010) atingis Uranon estis la usona esplorilo Voyager 2; en tiu ĉi momento, neniu lando aŭ kosma agentejo antaŭvidas pliajn sondojn al Urano kaj al ĝia lunaro. Oni tamen plu esploradas la uranan atmosferon per teleskopa observado, kaj aparte per la grandskala planed-kamerao de la kosmoteleskopo Hubble.

Pliaj sondiloj al Urano ne antaŭvidatas precipe pro tio, ke la ĉefaj kosmagentejoj nuntempe preferas enfokusigi sian atenton al la gasgigantoj Jupitero kaj Saturno[9], kaj krome ekstudas sendadon de kosmosondilo al Neptuno (planedo) [10].

Atmosfero

La atmosfero de Urano ĉefe konsistas el hidrogeno (83%) kaj heliumo (15%), kaj entenas rimarkindan kvanton da metano (2%) kaj spurojn de akva glacio kaj amoniako. Ĝi entute altas pli-malpli 7600 km-n.

En 1986, la kosmoesplorilo Voyager 2 malkovris nubojn, kiuj ebligis taksi ventrapidon inter 100 kaj 600 km/h. En 1998, la kosmoteleskopo Hubble fotis proksimume 20 nubaĵojn rimarkinde helajn, je diversaj altecoj: ili tre verŝajne konsistas el kristaloj de metano.

Al metano ankaŭ ŝuldiĝas la lazura koloro de la planedo; tiu gaso fakte sorbas la ruĝan lumon kaj reflektas la bluan.

La temperaturo ĉe la supraĵo de nuboj egalas proksimume 55 kelvinoj; pro la malproksimo de la planedo ekde la Suno, kaj pro la notinda dekliniĝo de ties rotacia akso, temperaturoj ne esence varias inter somero kaj vintro.

Ena strukturo

Estas malklare, ĉu kerno de la planedo konsistas el roko kiel en la okazo de Jupitero kaj Saturno; ĉiuokaze, inter la kerno kaj la atmosfero estas tavolo de akvoglacio kaj amonio.

Naturaj satelitoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Naturaj satelitoj de Urano.

Urano posedas 27 lunojn oficiale agnoskitajn de la Internacia Astronomia Unio.[11]

Ringoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ringoj de Urano.

Urano posedas apenaŭan ringaron, konsistantan el malhela pulvoro kaj objektoj ĝis 10 kilometrojn grandaj. La ringaron malkovris la 10-an de marto 1977 James L. Elliot, Edward W. Dunham kaj Douglas J. Mink, per la Kuiper Airborne Observatory. La eltrovo okazis neatendite; oni fakte celis observi kaŝadon de stelo fare de Urano, por esplori ties atmosferon dum la ekkaŝiĝo. Pristudante la rezultojn, evidentiĝis ke la stelo mallonge malaperis kaj reaperis kvin fojojn antaŭ la fina kaŝiĝo malantaŭ Urano. Oni unue hipotezis pri misfunkciado de la observilo, sed fine konkludis, ke Urano posedas aron da kvin ringoj.

La ringaro de Urano estis rekte observita en 1986, kiam la kosmoesplorilo Voyager 2 atingis Uranon kaj fotis ĝiajn ĉirkaŭaĵojn.

Laŭ nia nuntempa scio, Urano posedas du ringarojn: la ena konsistas el dek unu maldikaj ringoj, dum la ekstera konsistas el du ringoj. Tiuj ĉi lastaj estis malkovritaj kaj fotitaj en decembro 2005 per la kosmoteleskopo Hubble.[12] La materio kiu konsistigas la plej eksteran ŝajne fontas el la urana luno Mabo, ankaŭ malkovrita en 2005, kies orbito situas ĝuste interne de la ringo.

Magneta kampo

La urana magneta kampo mezurita de Voyager 2 en 1986. La literoj S kaj N markas respektive la sudan kaj nordan poluson.

Antaŭ la surlokiĝo de la kosmoesplorilo Voyager 2, la ĉefa impreso inter sciencistoj estis, ke la magneta kampo de Urano devus esti samdirekta kiel la suna vento, ĉar tiel ĝi ankaŭ estus preskaŭ samdirekta kiel la rotacia akso de la planeto, kiu kuŝas en la ekliptiko.[13]

La rezultoj de la mezuroj de Voyager 2, tamen, estis surprizaj: la urana magneta kampo ne fontas el la geometria centro de la planedo, sed proksimume je unu triono de ties radiuso en la direkton de la suda poluso; krome, la kampo dekliniĝas je 59 gradoj rilate al la rotacia akso.[13] La magneta kampo ĉe la supraĵo de la nuboj estas pro tio ege malsimetria: en la suda duonsfero ĝi povas atingi minimumon de 0,1 gaŭsoj (10 µT), dum en la norda duonsfero ĝi havas maksimumon de 1,1 gaŭsoj (110 µT).[13] La averaĝa kampo ĉe la nubsupraĵo estas 0,23 gaŭsoj (23 µT).

Ankaŭ la ĝemelan planedon Neptuno karakterizas simile dekliniĝanta magneta kampo, kio pensigas, ke tio povus esti komuna trajto de glaciaj gigantoj. Povus esti ke, malkiel en la okazo de terecaj planedoj kaj gasgigantoj, kie la magneta kampo fontas el la planedkerno, en glacigigantoj la magneta kampo fontas el pli supraj tavoloj.[14]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. el "MIRA's Field Trips to the Stars Internet Education Program" (angle)
  3. Duane Dunkerson. Uranus—About Saying, Finding, and Describing It (angle). thespaceguy.com. Alirita 17-4-2007.
  4. Bath Preservation Trust. Alirita 2007-09-29.
  5. William Herschel (1781). “Account of a Comet, By Mr. Herschel, F. R. S.; Communicated by Dr. Watson, Jun. of Bath, F. R. S”, Philosophical Transactions of the Royal Society of London 71, p. 492–501. doi:10.1098/rstl.1781.0056. 
  6. A. J. Lexell (1783). “Recherches sur la nouvelle planete, decouverte par M. Herschel & nominee Georgium Sidus”, Acta Academia Scientarum Imperialis Petropolitanae (1), p. 303–329. 
  7. Johann Elert Bode, Berliner Astronomisches Jahrbuch, p. 210, 1781, citita en Miner p. 11
  8. Miner p. 11
  9. Outer Planet Flagship Mission (angle). Jet Propulsion Laboratory (JPL). Alirita 25-11-2008.
  10. Emily Lakdawalla (7-11-2008). A launch to Neptune in 2019? (angle). The Planetary Society. Alirita 25-11-2008.
  11. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  12. NASA's Hubble Discovers New Rings and Moons Around Uranus (angle) (22-12-2005). Alirita 15-01-2009.
  13. 13,0 13,1 13,2 (1986) “Magnetic Fields at Uranus”, Science 233 (4759), p. 85–89. doi:10.1126/science.233.4759.85. 
  14. (2004) “Convective-region geometry as the cause of Uranus’ and Neptune’s unusual magnetic fields”, Letters to Nature (PDF) 428, p. 151–153. doi:10.1038/nature02376. Alirita 2007-08-05.. 

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda