Urba Muzeo en Subotica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Urba Muzeo en Subotica - serbe Градски музеј Суботица [Gradski Muzej Subotica] - estas regiona muzeo pri arkeologio, etnografio, historio, arto kaj naturscienco en la urbo Subotica de Serbio, en aŭtonomio Vojvodino. Ĝi lokiĝas en impresa secesia konstruaĵo, planita fare de la arkitektaj fratoj Vágó kaj en 2008 amplekse renovigita. Inter la jaroj 1972 kaj 1976 la esperantisto Tibor Sekelj estis la muzea direktoro.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo en la serba, hungara kaj angla