Urba Muzeo kaj Galerio (Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Urba Muzeo kaj Galerio estas senprofita organizo establita de la urbo Svitavy. Ĝia sidejo troviĝas en la Budig-vilao kun adreso Mácha-aleo (Máchová alej) 1. En la pasinteco kontraŭ la edifico staris statuo de Patrina amo, kiu estis translokita al parko Jan Palach pro nova urba ĉirkaŭŝoseo.

Transe de ŝoseo staras Ottendorfer-biblioteko, ven kiu havas sidejon Esperanto-Muzeo en la teretaĝo. En la antaŭĉambro estas tetrinkejo. En la supra salono okazas solenaĵoj (prelegoj, koncertoj, teatraĵoj). En la koridoro estas ekspozicio pri la vivo de Valentin Oswald Ottendorfer kaj pri la konstruado de la biblioteko. En la deponejo estas konservita resto de la germanaj libroj el la origina biblioteko. Dum muzea nokto loka studenta teatra ensemblo ludas spektaklon pri la vivo de V. O. Ottendorfer kaj pri lia mecenata laboro en Svitavy.

La Budig-vilao portas nomon de Johann Budig (1832-1915), kiu estis urbestro de Svitavy inter 1894-1902. En la edifico troviĝas ankaŭ ekspozicio pri Oskar Schindler kaj ekspozicio pri la historio de tolaĵ-lavado. La muzeo proponas ankaŭ trarigardon de la urbo, t.n. Urban cirklon de memorindaĵoj. Krom tio en la Budig-vilao ŝanĝiĝas portempaj ekspozicioj pri diversaj temoj, ekz. pri ludiloj, pri afrikaj bestoj, radio-aparatoj kaj televidiloj k.s., kiuj estas inaŭgurataj kutime dum muzea nokto.

La ekspozicio pri Oskar Schindler konsistas el 14 paneloj pri la vivo de viro, kiu savis 1200 judojn dum holokaŭsto en la labrotendaro de proskima Brněnec. Ĉirkaŭ 90 fotoj, mapoj kaj dokumentoj kaj mallonga filmo priskribas la hororan periodon de holokaŭsto kaj ne mankas ankaŭ foto de la fama Listo de Schindler.

La ekspozicio pri la historio de tolaĵ-lavado prezentas kvindekon da lav-teknologioj kaj maŝinoj ekde la antikvaj Sumero kaj Egiptujo tra Mezepoko ĝis la modernaj tempoj, do ekde la lavado en riveroj, poste pri simplaj lignaj lavhelpiloj ĝis modernaj lavmaŝinoj.

Urba cirklo de memorindaĵoj prezentas ok jarcentojn de la urba historio per vizito de kvardeko plej gravaj memorindaj objektoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • ĉeĥa kaj germana Vikipedioj
  • retejo de la muzeo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]