Urba aŭtobusa transporto en Ostrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artika aŭtobuso Karosa B 941 en Ostrava-Poruba

En la regiona urbo Ostrava komencis trafiko de la unua linio de la urba aŭtobusa transporto en la jaro 1930. Nuntempa trafikanto estas Transporta entrepreno Ostrava, a.s., la transporto estas enmembrigita en Ostravan transportan integran sistemon. Nuntempe parto de la urba reto estas ĉirkaŭ 60 aŭtobusaj linioj, kiuj estas numeritaj 20 ĝis 99.

Periodo antaŭ komenco de la trafiko[redakti | redakti fonton]

Bezono de trafiko de aŭtobusoj devolviĝis de konstruado de urba tramreto, kiu de komence (la jaro 1894) estis vapora, pli poste ĝi estis elektrizita. La unua linio kunigis stacidomon de Norda fervojo de imperiestro Ferdinando en Přívoz kun Vítkovice. Sed senĉese restis sektoro, kie tramvojo tre mankis kaj nome ĉefe en kunigo de přívoza stacidomo kun Centra placo (tiutempe ĝi nomiĝis placo de Francisko Josefo). La tramoj ja atingis tiun ĉi celon je du jaroj pli poste, sed tio okazis nur per nesignifa flankvojo el la loka stacidomo (proksimume en loko de la hodiaŭa hotelo Palace). Rekta kunigo de la placo kaj la stacidomo tiutempe ne ekzistis.

Fine de la 19-a jarcento avenuo Nádražní estis ĉefa akso de Moravia Ostrava, plie en la jaro 1928 la vojo al la stacidomo en Přívoz estis dureligita. La Centra placo en tiuj ĉi jaroj estis fakte malfruigita kaj ĝi restadis fakte sen transporta vigleco. En la unua triono de la 20-a jarcento Nádražní avenuo komencis tropleniĝi kaj oni serĉis pluajn lokojn posr siaj konstruaĵoj. En la jaro 1929 devis al konstrua kresko cedi la loka stacidomo kun malnova tramdeponejo. Oni fine trovis solidan avenuon por siaj sidejoj. Tiu fariĝis la naskiĝanta avenuo Sokolská, kiu kunigis la urbocentron (ponto de Miloš Sýkora) kun Přívoz. La signifa avenuo kun ĝuste finata Nova urbodomo volis akiri bonan kunigon kun la tramreto. Proponoj por tramvojo ne sukcesis, do oni komencis pripensi pri malpli kapacita transporta rimedo: aŭtobuso.

La unua linio kaj la unuaj veturiloj[redakti | redakti fonton]

La unuan aŭtobusan linion en Ostrava komencis trafiki Kompanio de moraviaj lokaj tramvojoj (KMLT), kiu jam havis spertojn kun la tramtransporto. La unua aŭtobusa linio kondukis el placo de Masaryk tra Přívoz al kemia fabriko. Provtrafiko sen vojaĝantoj komencis la 14-an de aprilo 1930, la publika transporto estis komencita je 12 tagoj pli poste. la unuaj veturiloj fariĝis du Tatroj 23/4 kaj unu Praga ND. Tiu estis post unu jaro pro alta konsumo vendita kaj anstataŭigita per du aŭtobusoj Tatra 27.

Plua kresko de aŭtobusoj[redakti | redakti fonton]

La linio estis poste plilongigita al placo de Smetana, kie estiĝis transŝanĝeja nodo al mallarĝtrakaj tramoj ĝis Karviná. La placo de Smetana estis dum longaj jaroj la elirpunkto por ĉiuj aŭtobusaj linioj. Ekde la sama dato la aŭtobusoj anstataŭ la kemia fabriko priservi ponton en Petřkovice kaj la apudan Petřkovice-on. Dum mallonga periodo la aŭtobusoj veturis eĉ ĝis ĝendarmejo en Petřkovice, kie estis avantaĝa transŝanĝejo por trajno ĝis Opava. Post interveno de ministerio de poŝtoj estis la sektoro de la ponto ĝis la ĝendarmejo nuligita. La linio de aŭtobusoj fariĝis dum 20 jaroj la plej eluzata vojo ĝis la ponto kaj post 20 jaroj la sektoro Kino Svoboda ( la hodiaŭa haltejo Muglinovská) - Petřkovice stacidomo anstataŭigita per tramo (tiu estis pli poste plilongigita ĝis Hlučín. Nur en la jaro 1933 estis enkondukita linio Placo de Masaryk - Stacidomo Přívoz, kiu servis kiel helplinio al la tramoj kaj kiu ligis nur al iuj rapidtrajnoj, la linio aspektis pli kiel omnibuso ol kiel aŭtobusa linio.

Pase de la unua respubliko KMLT klopodis enkonduki la aŭtobusojn ankaŭ en pli malproksimajn municipojn. Plano estis ja malsukcesigita, sed malgraŭ tio estiĝis du novaj linioj, konkrete linio kuniganta la urbocentron kun stacidomo Ostrava-mezo kaj la alia el placo de Denis ĝis nitrogenfarejo en Mariánské Hory. En la jaro 1937 estis aldonita ankaŭ linio de nova urbodomo ´tra la urbocentro al la stacidomo Ostrava-mezo.

Veturilparko estis plifortigita kun plua Tratra 27 en la jaro 1935. Je du jaroj pli poste KMLT aĉetis veturumitan veturilon Škoda 151. En la jaroj 1938 kaj 1939 estis aĉetitaj kvar veturiloj Tatra difinitaj por ekskursa transporto. La ostravaj aŭtobusoj estis dum longaj jaroj malgranda trafiko, ĉar ili havis nur ses veturilojn por la urba kaj du por la ekskursa transporto.

Periodo de preferado de aŭtobusoj[redakti | redakti fonton]

Malaltplanka aŭtobuso Solaris Urbino 12

Fine de la sesdekaj jaroj la aŭtobusoj komencis karakterize partopreni en la publika transporto. Ili veturigis homojn ĉiutage en la metalurgiajn uzinojn kaj la minejojn, kiuj vivtenigis tiun ĉi regionon. Dum longaj jaroj liveris en Ĉeĥoslovakion aŭtobusojn domina firmao Karosa. En la 70-aj jaroj komencis ankaŭ liveri siajn artikajn aŭtobusojn la hungara firmao Ikarus. Ĉe Karosa tio estis tipoj Škoda 706 RO, pli poste Škoda 706 RTO kaj Karosa ŠM 11, ĉe Ikarus temis pri tipo 280.

Nova generacio de aŭtobusoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1990 la aŭtobusoj komencis "vesti sin" en la urbajn kolorojn (blua, flava kaj blanka) kaj komence de la 21-a jarcento komencis la aŭtobusojn por Ostrava liveri ankaŭ la pola firmao Solaris. La aŭtobusoj estas nun necesa parto de la transporto en Ostrava.

Veturilparko[redakti | redakti fonton]

La trafikataj aŭtobusoj[redakti | redakti fonton]

La eliminitaj aŭtobusoj[redakti | redakti fonton]

La historiaj aŭtobusoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kolekto de veturiloj de UAT de Transporta entrepreno Ostrava.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteral ligiloj[redakti | redakti fonton]