Urba legendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Urba legendo, estas speco de ne pruvitaj nuntempaj historioj pri mirigaj, tamen ne tute nekredeblaj temoj. Ili akiras pli da kredebleco irante de buŝo al orelo, ĉar tiel oni aŭdas ilin de pluraj flankoj.

La verdikto "tio estas urba legendo" en iuj rondoj sufiĉas por fini la diskuton pri iu temo.

Historio de la nocio

Homo kiu kreis la dirmanieron urban legend (urba legendo) estis profesoro Jan Harold Brunvand, en libro The Vanishing Hitchhiker: American Urban Legends & Their Meanings.

En folkloro, legendo estas tradicia popola rakonto pri mirakloj kaj heroaĵoj, perceptita de rakontanto kaj aŭskultanto kiel kredinda. Tradiciaj legendoj aperas spontanee kaj estas transdonitaj perbuŝe. Sekve, oni pensis ke en urboj, speciale en grandaj urboj, ne eblus la ekzistado de legendoj, sed oni vidas ke en moderna mondo aperas rakontoj mirindaj aŭ troigitaj kiuj similas al tradiciaj legendoj. Tiujn rakontojn kaj laŭdirojn oni nomas urbaj legendoj. Ankaŭ, eble plibona nomo estus "nuntempaj legendoj" aŭ "modernaj legendoj", ĉar foje ili diras pri aferoj kiuj okazas ekster urboj, kiel la plejparto de vidado de nifoj.

Simile al tradiciaj legendoj, oni ne konas la originalan aŭtoron de rakonto aŭ laŭdiro kiu formas la urban legendon. Ĝenerale ili estas rakontoj aŭ laŭdiroj kiuj oni aŭdas perbuŝe, legas en neseriozaj libroj, vidas en popularaj televidprogramoj, ktp. Poste, kiel en tradiciaj legendoj, oni reproduktas tion kun pliaj aŭ malpliaj detaloj, kaj, kiel tradiciaj legendoj, tiuj urbaj legendoj ofte havas konservativan ideologion aŭ moralan fondon.

Karakterizaĵoj

Moderna legendo ne havas klaran fonton; oni foje diras "mi ie legis..." aŭ "amiko rakontis, ke lia amiko...". La angla lingvo tial evoluigis la akronimon "FOAF" (friend of a friend = amiko de amiko). Foje moderna legendo aperas en ĵurnalo inter la noticoj "lastpaĝaj", sed sen klaraj indikoj pri loko kaj tempo, aŭ kun indiko de tre fora, malfacile vizitebla loko.

Malgraŭ la neklareco de la fonto multaj homoj pludonas legendon en bona kaj honesta fido pri ties vereco. Modernaj legendoj vojaĝas kaj disvastiĝas simile kiel spritaĵoj. La sola diferenco estas, ke oni kredas ilin veraj.

Iuj modernaj legendoj efiks kiel iloj de diskriminacio, ĉar ili subtenas la tezon, ke iu etno, sekso, religio, aĝogrupo ktp. estas aparte malinteligenta, ŝovinisma violentema ktp. Por tio tre gravas la supozo, ke la legendo estas vera; multaj homoj rifuzus diskriminacian spritaĵon, sed akceptas diskriminacian legendon, ĉar "tiel ja okazis".

Ekzemploj

La titolo de la menciita libro de Brunvand aludas al rakontoj, laŭ kiuj "iu" akceptis petveturanton, kiu poste mistere malaperis, ekzemple petinte veturigi lin "hejmen" – kaj la hejmo montriĝis esti tombejo.

Ofte estas rakontate, ke en la kanaletaro de grandaj urboj (ofte Novjorko vivas krokodiloj, kiuj neniam vidis lumon; vojaĝantoj eksterlande aĉetis krokodilidojn, portas ilin hejmen, sed poste ĵetas ilin en la necesejon, kiam ili kreskas. Certe tio okazas, sed oni ne trovis krokodilojn en la kanaletoj de Novjorko, do probable tiuj krokodilidoj rapide mortas.

Alia rakonto estas pri aŭtanto (kutime virino), kiu trovas ĉe la vojo forĵetitan mikroondan fornelon kaj kunportas ĝin. Poste la polico haltigas ŝin kaj petas redoni la radaran rapido-mezurilon. Tiu ĉi historio estas ekzemplo de diskriminacio, ĉar ĝi celas pruvi la malinteligentecon de la aŭtanto.

En muziko multe disvastiĝis la legendo, ke "Paŭlo mortis"; laŭ gi la basisto de The Beatles mortis en trafikakcidento en 1966, kaj anstataŭis lin similulo. Tiaj legendoj povas stimuli la vendon de la diskoj de la koncernataj artistoj, do ne estas motivo malkonfirmi ilin.

Laŭ legendo jam mortis homoj pro la kolao-mentosa efiko; la produktantoj de la ingrediencoj tamen neas tion, eĉ neas, ke eblas morti pro ĝi.

Interreto

La interreto plifaciligis la kreadon kaj cirkuladon de urbaj legendoj. Urba legendo, per interreto, povas esti sendita kaj resendita al multaj homoj per malmultaj klakoj. La urbaj legendoj povas atingi miliardojn da homoj en kelkaj horoj. Sed en la legendoj, urbaj aŭ tradiciaj, la forgeso havas gravan rolon; tre ofte, homoj forgesas detalojn de rakonto kaj tio ebligas ŝanĝi ilin al aliaj detaloj kaj per tio la legendo modifiĝas kaj evoluas, en interreto, ĉio povas esti konservata, en diskutlisto, ekzemple, la mesaĝoj daŭras dum la diskutlisto daŭras. Alie, per la aŭtomata kopiado aŭ simpla resendado de elektronikaj leteroj, oni ne ŝanĝas la tekstojn, kaj sekve, la legendoj ne facile evoluas.

Karakterizaĵoj de interretaj legendoj

Ĉefaj karakterizaĵoj de interreta urba legendo estas:

  1. ĝi estas rakonto, kun komenco, mezo kaj fino.
  2. la rakonto diras sin vera, ofte komencas per la vortoj: "tiu ĉi rakonto estas vera...", "tio vere okazis al iu...".
  3. la rakonto tre ofte venas per spamo.
  4. la homoj kaj lokoj ne havas nomojn aŭ ili estas ne kontroleblaj.

Vidu ankaŭ