Urba muzeo de Neustadt an der Orla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urba muzeo de Neustadt an der Orla
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Neustadt an der Orla
vdr
Enirejo al la historiaj viandejoj de sur Kirch-placo; rekte je la maldekstra flanko de la fotinto troviĝas la muzeo.
Neustadt estis la lulilo de karusel-farado en Germanio, pri kiu informas onin sekcio de la muzeo.

La Muzeo pri urba historio (germane: Museum für Stadtgeschicht, Heimatmuseum) troviĝas en Neustadt an der Orla, Germanujo (Kirchplatz nr 7). Filio muzea estas ekde 2017 la Lutera domo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La muzeo troviĝas apud la historiaj viandejoj. Sur elmontrada surfaco de 370 kvadratmetroj prezentatas la historio de la urbo Neustadt, kies unua mencio estis en 1287. En kvin sekcioj la vizitantoj lernas pri ties graveco sub diversaj regantoj.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

En historia libropresejo oni lernas pri la tekniko de la 19-a jarcento koncerne la faradon de presitaĵoj kaj pri la surloka graveco de Goeto kaj lia amiko, la presisto Johann Karl Gottfried Wagner.

En tri aliaj salonoj prezentatas la verkoj de la transregionen konataj pentristoj de la epoko post la Dua mondmilito, nome de Heinrich Kiefer, Heinrich Rudolf Ulbricht kaj Karl Herrmann, kiuj ankaŭ sub la pseŭdonimo Die Arnshaugker kreive agadis.

Unika estas la kolekto pri historiaj mapoj kun gravuraĵoj kupraj, ŝtalaj, ŝtonaj, kun vidoj al la urbo (16-a ĝis la 19-a jarcentoj). Interesiĝantoj pri historioj detale lernis pri la ŝanĝintaj landlimoj en la kuro de historio, pri eksaj kondukoj de stratoj kaj lokoj de jam ne ekzistantaj entreprenoj. Dum jarcentoj evoluis pluraj atelieroj de stan-gisistoj, kies produktoj estis ŝatataj en la tuta lando, ankaŭ pro la riĉeco de la ideoj de la gisistoj koncerne formojn kaj utiligon de siaj produktoj.

Neustadt estis krome la lulilo de la karusela industrio en Germanlando; tiu industria branĉo tre floris en la jaroj 1870-1915. Multaj urbanoj tiam laboris sur tiu ĉi kampo kaj fariĝis ege talentaj lignoskulptistoj. Oni faris karuselojn por la tuta mondo, el kiuj kelkaj funkcias eĉ hodiaŭ!

Daŭra ekspozicio informas pri la tanista metio, kiu jam ekde la urbofondo vigladis. Ĝis ses nedaŭraj ekspozicioj maksimume pojare kompletigas la tutan muzean komplekson.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 122-123

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

etprezento

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.