Urba muzeo de Saalfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La urba muzeo troviĝas en la eksa franciskana kirko.
En la muzeo.
La eksa kirko, nun festosalonego unuaetaĝa.

La Urba muzeo de Saalfeld (germane: Stadtmuseum Saalfeld im Franziskanerkloster) troviĝas en la eksa franciskana monakejo en la urbocentro de Saalfeld/Saale, Münzplatz nr 5.

Priskribo de la ejoj[redakti | redakti fonton]

La franciskana monakejo de Saalfeld nombriĝas inter la plej gravaj konstruaĵoj de Turingio, aparte pro la bone konservita mezepoka arkitekturo de la en 1534 fermita abatejo kaj la tegmentaro el ligno de la iama kirko el la tempo de ĉ. 1300.

Post enkonduko de Reformacio ĝi servis longan tempon kiel lernejo, monstampejo kaj loĝejo. De 1990-2003 iĝis profunda restaŭrado kaj poste disponigo al la publiko.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

Kun la jam en 1904 fondita urba muzeo la iama monakejo gastigas hodiaŭ unu el la plej grandaj kulturhistoriaj muzeoj de la Liberŝtato Turingio. En la historiaj ejoj saalfeld-aj historio, arto, kulturo viviĝas. La nove aranĝita daŭra ekspozicio, multaj nedaŭraj kaj pedagogiaj agadoj por junuloj kaj adoltoj garantiis malenuajn restadojn.

Jen la fokusoj enhavaj:

  • historio de la monakejo
  • historio de la urbo Saalfeld
  • galerio de artistoj lokaj
  • regiona historio de Turingio
  • naturscienca kolekto de Emil Weiske
  • ŝtonoj kun enskribo (ekz. tomboŝtonoj)
  • kolekto de moneroj
  • praa kaj frua historio

Arthistorie ege interesas la altaroj kaj skulptaĵoj el ligno de la malfrua mezepoko: tiam Saalfeld estis centro de tia arto.

La iama navo kirka estas hodiaŭ festsalonego. La korto kaj salonoj povas esti luataj por diversaj aranĝoj, prelegoj kaj koncertoj. Magnete altiras multon da sciemuloj ĉiujare la majaj muzeo-tagoj, la Tago de la malfermita monumento oktobre kaj la Monakeja advento decembre.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dieter Berg (ed.): Spuren franziskanischer Geschichte. Chronologischer Abriß der Geschichte der Sächsischen Franziskanerprovinzen von ihren Anfängen bis zur Gegenwart. Werl 1999
  • Luise Grundmann: Saalfeld und das Thüringer Schiefergebirge. Agrippinae/Vimariae 2001

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la muzeo.