Urba palaco „Templ“ (Mladá Boleslav)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La urba palaco „Templ“ troviĝas en Mladá Boleslav.

Per mallarĝa strateto, nomata „Musa truo“ oni povas iri el la Malnovurba placo al la plej bela domo: mezepoka palaco en gotika stilo „Templ“, konstruita fine de la 15-a jarcento. Laǔ unu el posedantoj de la Boleslava burgo – Jan Císař z Hliníku – oni nomis ĝin „Imperiestra domo“.

En la teretaĝo de la impona palaco estas moderna ekspozicio pri pratempa kaj glora renesanca pasinteco de Mladá Boleslav. En supraj etaĝoj, kie estas salonoj, okazas koncertoj kaj ekspozicioj de bildoj, fotaĵoj aǔ ceramikaĵoj. Familioj kaj infanoj, dum bela vetero, povas sur ekstera teraso ludi laǔ maniero en tempoj pasintaj.