Urban Kreutzbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urban Kreutzbach
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1796 (1796-08-28)
en Kopenhago
Morto 22-an de aŭgusto 1868 (1868-08-22) (71-jaraĝa)
en Borna
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo orgenkonstruo
vdr

Urban Kreutzbach (n. 28-an de aŭgusto 1796 en Kopenhago; m. 22-an de aŭgusto 1868 en Borna) estis orgenkonstruisto, kiu aktivis en meza Germanio.

Instruo[redakti | redakti fonton]

Urban Kreutzbach unue sekvis metiinstruadon kiel lignaĵisto en Helsingør. Dum sia metimigrado tra Francio, Svisio kaj Germanio en 1821 li alvenis al Pegau ĉe la orgenkonstrua majstro Carl Gottlob Häcker. Li i.a. kunlaboris tie ĉe la konstruado de la orgenoj en Schönau kaj Prießnitz. En 1822 Urban Kreutzbach iris al Borna kun Häcker, kiu tien translokigis sian metiejon. En Borna Kreutzbach akiris sian majstrodiplomon.

Propra metiejo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1828 Urban Kreutzbach establiĝis en Borna. Sian unuan orgenon li konstruis por la preĝejo en Dittmannsdorf, sian lastan pro la urbopreĝejo en Borna, kies inaŭguradon en 1969 li tamen ne plu travivis. Al liaj submajstroj poste apartenis ankaŭ la poste mondfama orgenkonstruisto Friedrich Ladegast kaj ties frato Christlieb, kiuj en 1842 kunlaboris ĉe la unua granda orgeno de Kreutzbach por la urbopreĝejo St. Nikolai en Waldheim. Krom la novkonstruado de orgenoj Kreutzbach ankaŭ restaŭradis ekz. la Silbermann-orgenon en Rötha kaj la Hildebrand-orgeno en Störmthal. Krome li laboris plue kiel lignaĵisto kaj i.a. produktis ekz. en 1829 por la knabolernejo (nuna urba biblioteko) en Borna.

Novkonstruitaj orgenoj[redakti | redakti fonton]

Urban Kreutzbach kreis ĉ. 130 novajn orgenojn, inter ili:

Sekvantoj[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Urban Kreutzbach liaj du filoj Richard kaj Bernhard tranprenis la firmaon. Bernhard tamen rapide retiriĝis el la firmao post malkonsento. Ĝis sia morto en la jaro 1903 Richard konstruis ĝuste laŭ la tracidio de sia patro pluajn elstarajn orgenojn, kiel ekz. por la Lutero-preĝejo en Lepsiko. Du iamaj kunlaborantoj de Richard Kreutzbach - Wilhelm Schmidt (1867 - 1945) kaj Wilhelm Berger (1863 - 1929) – daŭrigis la entreprenon sub la nomo "Schmidt & Berger".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]