Urbano la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Statuo de Urbano la 2-a, en Châtillon-sur-Marne, supozita loko de lia naskiĝo
Statuo de Urbano la 2-a sur la placo de la Victoire de Clermont-Ferrand

Urbano la 2-a estis papo de la Katolika Eklezio ekde 1088 ĝis 1099, kaj famiĝis pro energia disvastigo de la gregoria reformo kaj pro la iniciato de la aventuro de la krucmilitoj.

La unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis, en 1040, el nobla franca familio de Lagery najbare de Châtillon-sur-Marne, baptiĝis Otono, edukiĝis laŭ ekleziaj medioj kaj studis en Reims, kie sekve estis ordinita diakono kun ofico de arkidiakono. Subinflue de Sankta Bruno li rezignis sian oficon por monaĥe membriĝi en la monaheio de la Kongregacio de Cluny. En 1077 li estis inter la akompanantoj de la abato de Cluny en Canossa ĉe papo Gregorio la 7-a, kiu en 1078 lin kunvokis kaj nomumis episkopo de Ostia kaj Velletri kiel postvenanto de Pier Damiani. Sekve li enoficiĝis en la ŝarĝo de papa delegito por Germanio dum la kontrasto kun la imperiestro Henriko la 4-a.

Leviĝo al papado[redakti | redakti fonton]

Papo Urbano la 2-a konsekras la altaron en la monaĥejo de Cluny, kie li estis prioro antaŭ papiĝi

Otono-Urbano la dua estis unu el la plej fervoraj subtenantoj de la gregoriaj reformoj, aparte en Germanio kiel delegito (1088), kaj estis inter la malmultaj kiujn Gregorio la 7-a indikis kiel siaj posteuloj al seĝo de Sankta Petro. Je la morto de Gregorio oni elektis ties sekvanto Viktoron la 3-a jam abato de abatejo de Montokasino, kies papado estis tempe mallonga kaj peripetie sufera pro la ĉeesto en Romo kontraŭpapo Klemento la 3-a.

La 8-an de oktobro 1088 dum mallonga konklavo de ĉirkaŭ 40 voĉdonantoj, aranĝita en Terracina, Otono elektiĝis papo sin nomante Urbano la 2-a, kaj la trian de julio 1089 sukcesis okupi sian seĝon en Romo dum la kontraŭpapa Klemento la 3-a, jam entronigita de la imperiestro, rifuĝiĝis al Tivoli.

Li daŭrigis kaj grandecide realigis la reformon de papo Gregorio la 7-a montrante oportunan nerigidecon kaj diplomatian sagacon. Ĝuste pro tio li estis ĉiam vojaĝanta kaj kreanta sinodojn en kiuj multe efikis lia ĉeesto, disvolviĝintaj en Romo, Amalfi, Benevento, kaj Troia de Apulio: en ili ĉiam estis rekonfirmitaj la kondamno de la simonio, la lukto kontraŭ la ŝtata investituro de ekleziaj oficoj praktikata de la imperiaj regantoj; reproponitaj la devigo de celibato por la klerikularo kaj la refuto de la eklezia politiko de Henriko la 4-a de la Sankta Romia Imperio.

Reveninte al Suda Italio, en 1090 kunigis en Melfi koncilion, kiun partoprenis 70 episkopoj, promulgante dekses gravajn kanonojn pro kondamni simonion, malpermesi la laikajn investiturojn de ekleziaj oficoj, rekonfirmi la devigon de la celibato por la klerikularo kaj reformi la monaĥejan disciplinon. Poste li trapasis Materon por gastiĝi en Bari, kie konsekris la bazilikon de Sankta Nikolao, en ĝin lokigante la relikvojn portitajn el la Turkia Oriento, kiuj fariĝos arda devotaĵo de pilgrimoj kaj krucmilitistoj pilgrimantoj al Jerusalemo.

Harmomie kun tiu politiko, li favoris la geedziĝon de la grafino Matilda el Tuskanio kun Guelfo de Bavaria; li, por sin defendi kontraŭ la imperiestra politiko, apogiĝis ankaŭ sur la armeo de la princo Konrado, filo de Henriko kaj jam kronita kunreganto de Italio (Milano 1093), ribelanta kontraŭ la patro. Li havis gravajn kontrastojn, pro similaj motivoj, ankaŭ kun Filipo la 1-a (Francio). Fine, pormomente ambaŭkaze la papa celo sendependigi la eklezion kaj la sanktan seĝon sukcesis.

Urbano la 2-a kaj krucmilitoj[redakti | redakti fonton]

Urbano la 2-a predikas la krucmiliton dum la Koncilio de Clermont

Urbano la 2-a koniĝas precipe al la historiografio pro lia, almenaŭ ŝajna, ekpuŝo al la unua krucmilito. La engaĝiĝo de Urbano la 2-a favore al la krucmilitoj aperis publikan inviton la unuafojon en la Koncilio de Piaĉenco, dum kiu (marte de 1095), li ricevis viziton de la ambasadoro de de la imperiestroj de la Bizanca Imperio, Aleksio la 1-a Komneno, kiu helpetus kontraŭ la islamanoj. Kolektiĝis granda koncilio kun tiom granda partopreno de episkopoj de Alta Italio, Francio kaj Burgundio, ke la renkontiĝo devis disvolviĝi subĉielo eksterurbe. La sekva koncilia renkontiĝo, nome Koncilio de Clermont la papo reproponis la liberigon de la Sanktaj Lokoj, tiam jam delonge okupitaj de araboj: tio tiom plaĉis ke la asembleo eksplodis en "Dio tion volas". Urbano invitis la francojn ĉesi iliajn enajn luktojn kaj adresigi iliajn energiojn por servi la kaŭzon de la liberigo de la Sanktaj Lokoj.

Ĵusaj studoj, tamen, malkovris ke la fama parolado de la papo estintus mallaŭdanta la interkristanajn luktojn kiuj sangobanis Eŭropon, kaj instiganta al novtipaj pilgrimoj al Sankta Tero kaj konvertiĝo por purigado el pekoj. [1].

Plue, la supozita letero de la bizanca imperiestro eble devas konsideriĝi probabla frukto de la krucmilita propagando ĉar Aleksio la 1-a sin montris, sekve, pli timema pri la trairo de la Frankoj ol pri la arabaj ŝtatoj, kvankam tio povas esti nur posta juĝo kaj ŝirmo antaŭ la ebla reago de turkoj.

Kio ajn estus la afero, la papo ankoraŭ ne atingis sian sidejon ke porkrucmita movado intensiĝis kaj el multaj landoj atingis Konstantinopolon amasoj da pilgrimoj, ofte sengvidaj kaj senhavaj, inter kiuj malmultaj ermitoj. La purigo sugestata de la papo foje etendiĝis al razioj kaj perfortoj. Ne sermitaj de armitoj, multegoj estis pereigitaj de turkoj kaj araboj armeoj. Antaŭ tiuj informoj la papo nomumis sian delegiton Ademaro el Monteil, episkopo de Le Puy, kiel spirita gvido. En la postaj sinsekvaj ondoj de armitoj kaj kavaliroj, kvankam ankoraŭ ne kunlaborantaj, estis atingita la sukceso de la unua krucmilito.

Urbano la 2-a mortis la 29-an de julio 1099, dekkvar tagoj post la falo de Jerusalemo en la manojn de krucmilitistoj, sed antaŭe la novaĵo atingis Italion. Lia sekvulo estis Paskalo la 2-a

Urbano la 2-a kaj Sicilio[redakti | redakti fonton]

Urbano la 2-a predikas pri la krucmilito antaŭ koncilianoj de Clermont
Papo Urbano la 2-a, ilustrajo de anonima aŭtoro de 12-a jarcento

Multe malpli brua, sed pli longperiode sukcesa, estis la programo de Urbano por stabile rekonduki Kampanion kaj Sicilion en la sferon de katolika influo, post generacioj de bizanca kontrolo kaj de hegemonio de la arabaj emiroj en Sicilio. Lia agento en la siciliaj markoj estis la normana reganto Ruggero la 1-a de Sicilio. Urbano koncedis al Ruggero eksterordinarajn prerogativojn, iujn el tiuj rajtojn kiujn li negis al aliaj ŝtataj povuloj de Eŭropo. Ruggero estis rajtigita nomumi episkopojn (laika investituro), kaj rikolti la ekleziajn rentojn por ilin transdoni al la papa sidejo (pozicio ĉiam profitiga), interveni en juĝoj pri ekleziaj kvereloj. Ruggero, fakte, fariĝis papa delegito en Sicilio. Por la rekristanigo de la Sicilio, post la islama dominado, oni devis krei novajn diocezojn, establi ties limojn, sume novan eklezian strukturon. La edzino de Ruggero, Adelaida del Vasto, kondukis farmistojn el la valo de Po en la orientan Sicilion. Ruggero, kiel sekulara reganto, ŝajnis kaj estis sekura bordo ĉar simpla vasalo de sia parenco Grafo de Apulio, siavice vasalo de Romo: tial, kiel al sperta milita ĉefkomndanto la papo juĝis oportune koncedi la suprajn eksterordinarajn povojn, kiuj poste fariĝos fina konfronto inter la Hohenstaufen, heredantoj de Ruggero kaj la papado de dektria jarcento.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri tiu parolado ni havas kvar versiojn de samnombraj kronitoj, skribitaj kiam la Unua Krucmilito estis jam konkludita: eblas, do, ke la aŭtoroj uzis la saĝon posteventan, ŝarĝante la vortojn je batalema celo pli ol intencita. Sume, la pontifika parolado provokintus sekvojn kiujn la papo mem ne imagintus kaj ne volintus, alŝuldeblajn al faktoroj pli ĝeneralaj kaj okazaj kiel la ĝenerala ekspansia elano de la okcidenta socio de la fino de dekunua jarcento. Cfr. G. Vitolo, Medioevo. I caratteri originali di un'età di transizione, Sansoni, 2000, pp. 318-319.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Charles Diehl, Figure bizantine, introduzione di Silvia Ronchey, 2007 (1927 originale), Einaudi, ISBN 978-88-06-19077-4
  • Ghislain Brunel, Élisabeth Lalou (dir.), Sources d'histoire médiévale, Larousse, Paris, 1992, (ISBN 2-03-741004-2) p.117
  • Ludwig Freiherr von Pastor: Geschichte der Päpste seit dem Ausgang des Mittelalters, 16 Bände, Herder, Freiburg i.Br. 1886-1933

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1] Opera Omnia el Migne, Patrologia latina kun analizaj indeksoj], entenanta la tradukon al la itala de la papa parolado "al la Franka popolo"