Urbano la 5-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbano la 5-a

Urbano la 5-a, denaske Guillaume de Grimoard (n. en 1310 - m. en 1370 en Avinjono) estis la sesa papo de Avinjono. Li kontribuis al la starigo de multaj monumentoj kaj, pro la Centjara milito, ludis la rolon de arbitracianto por multaj konfliktoj.

Kultura kaj karaktera formado de Urbano la 5-a

Li monaĥiĝis en benediktana medio; studis teologion kaj kanonan juron en Tuluzo, Avinjono, Parizo kaj Montpellier, kie doktoriĝis je kanona juro en 1342. Post instruado pri kanona juro, en 1352 estis levita abato de Sankta Germajn d’Aŭerre kaj en 1362 kaj prioro de Sankta Viktoro en Marsejlo kaj estis elektita, lianescie, papo la 22an de septembro en 1362 dum diplomatie misias en Napolo. Tiam li estis invitita urĝe reveni al Avinjono tutsekrete pro timo, ke la itala popolo informiĝu pri lia leviĝo al papado kaj bloku lian translokiĝon al Avinjono en Francio.

La elekto de la konklavo adresiĝis al li ĉar, ne sukcesinte akordiĝi sur unika kandidato, oni decidis retreti al personulo ekstera kardinala kolegio. Urbano restis benediktana monaĥo ankaŭ en papaj vestoj kaj oficoj: aŭstera, sobra kaj sincere religia, ĝis rezigni la kutiman pompon kiu akompanis de ĉiam la novan enpapadon. Li ŝatis literaturon kaj ĝenerale kulturon ĝis defendi kaj iniciati Universitaton, fariĝante fakte protektanto de studentoj. Li riĉigis la Avinjonan bibliotekon akirigante preciozajn volumojn.


Eklezia regado de Urbano la 5-a

Multe ĝentila kaj belmaniera en la interpersonaj rilatoj, al li mankis, tamen, la sagaceco en la alfrontado de la politika problemaro kaj tio malhelpis ke li sukcesu atingi iujn rezultojn kiujn li al si proponis: inter kiuj la provo organizi krucmiliton kontraŭ la Turkoj ĉiam pli invadantaj kaj detruantajn kristanajn komunumojn.

Romo, la papa diocezo, estis pratike forgesita de la papoj avinjonaj: konsekvence, en la urbo floris anarkio kaj dekadenco de artoj kaj monumentoj ĉar la papaj delegitoj ne sukcesadis ekzerci sian estradrajton. Laŭ Ludwig von Pastor, la fama historiisto de la papoj, bildigas tiun dekadencon per ne nur metafora esprimo: "en la bazilikoj de Sankta Petro kaj de Laterano ofte paŝtiĝis ŝafaro ĝis la altaro". Ene de tiu stato, jen originaleco de Urbano la 5-a: la decido reveni al Romo. La situacio de Italio estis konstante agitiĝema, kaj multaj kardinaloj originfrancaj, kontraŭvole akceptis la ideon forlasi la avinjonajn agrablecojn; ne malutilas aldoni ankaŭ la fortan oponon al la projekto de Urbano flanke de la franca reĝo Karlo la 5-a (1338-1380). Spite de ĉio, Urbano, havinte la plenan apogon de la imperiestro Karlo la 4-a (1316-1378), konsciis pri la profunda aspiro de la Romanoj rericevi la papon post pli ol 63 jaroj. Tion urĝis, plurkrie, ankaŭ Francesco Petrarca kaj Sankta Birgita el Svedio. Urbano ekforiris el Avinjono la 30an de aprilo 1367: atingis la havenon de Korneto (Tarquinia) la trian de junio kaj tuj surstrande celebris dankan meson. En Viterbo, bedaŭrinde, li devis konsterne konstati la perdon de kardinalo Gil Álvarez de Albornoz (1295ĉ-1367, kiu laŭ Ferdinand Gregorovius estis granda ŝtatisto inter la kardinala kolegio kaj kiu tiom diplomatie jam elpezis por igi akcepta ĉe eŭropaj kancelarioj la revenon al Romo de la papo.

La 16an de oktobro 1967 Urbano eniris Romon ricevante la plej solenajn honorojn, kaj ene de malmulte da tempo renaskigis la urbon jam falintan, more kaj intreprene, en konstateblan dekadencon komencigante diversajn restrukturaĵon. Tie li ricevis viziton de la bizanca imperiestro Johano la 5-a (Bizanca) alveninta al Romo por oficiale proponi la reunuigon de la orienta eklezio kun tiu okcidenta kaj konfesis publike sian personan katolikan kredon kaj samtempe urĝis helpon por efike rezisti al la milita premo de la Turkoj. Ĝuste pro tio Urbano lanĉis inviton por ke la kristanaj princoj alkuru milite helpi: alkuros nur Amedeo la 6-a el Savojo, kiu tamen rezignis laŭvoje. En Romo, Urbano ricevis ankaŭ la viziton de la sanktaromia imperiestro, Karlo el Luksemburgio, kiu tamen, post la kroniĝo, ne helpis la papon reodigi la urbajn frakciojn armitajn unu kontraŭ la alia, kaj la italajn ŝtatojn ĉiam batalantajn unu kontraŭ la alia.


Post du jaroj de restado en Romo, en 1370 Urbano decidis reveni al Avinjono pro la refajriĝo de la kontrastoj inter la partioj kaj koterioj neniam komplete ĉesintaj en Romo, dum la italaj ŝtatoj estis okupitaj sin defendi el nebremseblaj rabkuroj de la dungita soldataro. Kaj eĉ ne la admono de Sankta Brigita, ke li mortos ĵus tuŝinte la avinjonan teritorion, lin rezignigis el lia propono. La 5an de oktobro li enŝpiĝis el la haveno de Korneto, la 16an sammonatan atingis Marsejlon kaj la unuan de oktobro eniris Avinjonon; ne multe post li komencis suferi pro febroj persistaj kaj foje fortrenantaj, kiuj en nuraj tri monatoj, lin, 61jaraĝantan, ekondukis al morto (19an decembro 1370).

Lia posteulo Gregoro la 11-a revenos definitive al Romo.

Li estis beatigita en 1870 de la papo Pio la 9-a.


Bibliografio

  • Ludwig Freiherr von Pastor: Geschichte der Päpste seit dem Ausgang des Mittelalters, 16 Bände, Herder, Freiburg i.Br. 1886-1933
  • Albero Azimonti, Urbano V, Il Timone n. 92, 2010. Milano