Urbano la 8-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbano la 8-a

Urbano la 8-a, naske Maffeo Braberini (Florenco 1568 - Romo 1644), estis la 236-a papo de la Katolika Eklezio ek de 1623 ĝis morto.

Premiso

Post la morto de papo Gregorio la 15-a (laŭmonde Aleksandro Ludovisi), la kardinala kolegio, daŭrigante la agadon de la forpasinta papo, provis kunteni la entrudiĝojn de la katolikaj ŝtatoj dum la elektado de la papo: Hispanio, Francio kaj Aŭstrio, kiuj okaze de ĉiu papelektado efektivigis fonofaran premon helpe de la respektivaj kardinaloj voĉdonantaj en konklavo. Kontraŭ tiuj premoj, Gregorio la 15-a jam publikigis en 1621 buleojn Aeterni Patris kaj Decet Romanorum Pontificum, en kiuj estis asertataj: la neceso de la klaŭzuro dum la konklavo; la elektado validas nur se pravigita per dutriona plimulto de la kardinala partoprenantaro. En la ordonaj dokumentoj estas ankaŭ ampleksa serio da formalaj agadoj por ke estu respektataj la cititaj normoj..

Konklavo de 1623

Sed la atendoj revenigi la papelekton ene de la ekleziaj medioj kaj aferoj forvaporiĝis pro la interdiskutoj de frakcioj francpartia kaj hispanpartia. Fakte en la konklavo de 1623 la du frakcioj, puŝitaj de la respektivaj registaroj kaj kondiĉitaj de la eventoj de la tridekjara milito (1628-1648), agadis nome de la granda religia konflikto kiu estis kaŭzanta veran dekumadon de popoloj kaj urboj. Malgraŭ la buleoj de la forpasinta papo, la lukto daŭris longatempe en la roma varma somero kaj dum ekkomencanta kolera epidemio kiuj eble puŝis al la konkludo: la Sankta voĉdonanta Kolegio konverĝigis, la 6-an de aŭgusto 1623, la voĉojn sur kardinalon Maffeo Barberini el Florenco, 55jaraĝan, kiu antaŭe jam sin montris iom neŭtrala inter la interdiskutantoj.

Biografio

Maffeo Barberini estis la kvina filo de riĉa florenca komercisto kaj edukita kaj instruita en Romo ĉe la onklo kiu lin vizitigis la faman Roman Kolegion mastratan de Jezuitoj. Li maĝistriĝis, en Pizo pri jurisprudenco, tuj post enoficiĝis kiel advokato en la administracio de la Papa Ŝtato; li ricevis la taskon nuncie reprezenti la papon en Parizo, estis levita al la episkopa regado de la diocezo de Barletta (Apulio- Italio) kaj poste ĉefepiskope al la diocezo de Spoleto (Umbrio –Italio), estis levita al la posteno de kardinalo, je la aĝo de 38jara, sur kies kapon la kardinala bireto estis metita tute rekte de la franca reĝo Enriko la 4-a.

Papado de Urbano la 8-a

Tiu ĉi papado komenciĝis kiam la tridekjara milito estis plene disvolviĝanta: la militaj operacoj jam kvin jarojn antaŭe komenciĝis, kaj tiam konkludiĝis la periodo tieldirita “bohema-palatina” kun la malvenko de protestantoj kaj la venko de imperia armeo; kaj estis komenciĝanta tiu “dana” dum kiu la aliancoj ŝanĝiĝis kiam Francio de la potenca kardinalo Richelieu, kvankam katoliko, decidis ne plu apogi la katolikegan habsburgan imperion por eviti ke tiu ĉi fariĝus tro potenca, kaj tial alianciĝis kun Anglio, Nederlando kaj Danio. Tio ĉio ekfavoris la venkon de la luteranoj kun la perspektivo de la fino de la provo rekrei eŭropan unuecon sub katolika mantelo.

Urbano la 8-a, opiniinte ke la armeoj ankoraŭ militus pro religiaj motivoj, partianiĝis kun Francio kontraŭ la Imperio. Tiu partianiĝo, politika kaj strategia, perdigis al la papo la prestiĝon de sendependo kaj do la ebleco agadi kiel arbitracianto en la internaciaj kontrastoj. Li eble ne komprenis, ke lia elekto portus lin agadi kiel ŝtatestro en senpotenca ŝtato anstataŭ kiel religia paciganto. Plurfoje li troviĝis en kontrasto kun la imperiestro Asburga Ferdinando la 2-a, kaj kun Gustavo Adolfo la 2-a, reĝo de Svedio, tiam akordiĝema kun la papo.

En aferoj religiaj li frontis la obstaklon de la Jansenismo kaj malpermesis ĉiun diskutadojn pri la temoj graco kaj libera volo pro la akrecoj de la akuzoj de unuj kontraŭ la aliaj, kaj sugestis sekvi la doktrinon de la Trenta Koncilio. Rilate Jansenismon, tamen, neniam li dekretis kondamnojn. Li ankaŭ alvokis kaj ordonis, per la buleo Coelestis Hierusalem Cives, ke la kanonizado [1] de Sanktuloj estu farata ne plu en la diocezoj sed nur en Romo, kaj tiucele li kreigis rigidan juran proceduron.

Ankaŭ Urbano 8-a enkalkuleblas inter la papaj nepotistaj, kavankam eĉ je lia defendo povus elstariĝi la neceso havigi ĉirkaŭ si fidelajn protektantojn. Li riĉigis siajn geparencojn per abundaj donacoj kiuj tamen estis parte kompensitaj per servoj, kaj ilin elstarigis al ekleziaj gravaj postenoj, kaj multe elspezis por realigi konstruaĵojn kaj urbajn plibonigaĵojn. Por tion fari, li "sensangigis" la ekonomiajn aktivaĵojn per pezaj impostoj, tiom pezaj ke kiam li mortis la popolo festis laŭstrate. Pri festoj, da tiaj li lanĉis multajn por kontentigi la popolon malkontentan. Li estis ankaŭ, se kredi al la nombraj Paskviloj, suspektita je ne seriozaj moroj.

Dum sia papado, li kunvokis ok konklavojn kaj kanonize sanktoproklamis plurajn virtajn kristanojn ne demulte forpasintajn, inter kiuj Francisko Saverio, Filipo Neri, Luizo Gonzaga kaj Ignacio el Loyola, kaj beatigis Maria Magdalena de la familio Pazzi.

Urbano la 8-a poeto

Ekde sia junaĝo li dilektiĝis komponi versaĵojn latinlingve kaj vulgarlingve. Ankaŭ en la papa sojlo li daŭrigis versi, tiom veras ke li publikigis, subskribite de Maphei cardinalis Barberini, kolekton de sia poemoj [2]. Samtempe li ŝatis sin ĉirkaŭi per poetoj kaj verkistoj italaj kaj fremdaj, kun kiuj kunlaboris por la refaro de la himnoj de la Roma Breviero. Kun diversaj el ili li kutimis pasigi la somerajn monatojn en Castel Gandolfo, kiun ĝuste en tiu tempo li akiris por fari el ĝi la someran loĝejon de la papoj kaj kien poste oni loĝigis la vatikanan Astronomian Observatorion kun rilataj biblioteko kaj altlernejo.

La baroka Romo

Eble la plej signifa merito de Urbano la 8-a atribueblas al la artaj konstruaĵoj per kiuj li famigis Romon en la mondo: kompletis la eksteran fasadon de la Baziliko Sankta Petro, komisiis al Johano Laŭrenco Bernini la refaron de la placo antaŭ la Baziliko (la fama kolonaro de Sankta Petro), la bronzan baldakenon super la ĉefaltaro de la baziliko Sankta Petro, kiu estas, eble, la plej alta esprimo de la baroka arto. Bedaŭrinde, por tio realigii oni uzis la bronzaĵojn ornamantajn romiajn monumentojn: el tiu faro la popolaj paskvilaj [3] eldiroj: Quod non fecerunt barbari, fecerunt Barberini (Kion ne faris barbaroj, faris Barberini).

Urbano la 8-a konstruigis, interalie, la fontanon de la Tritono en la placo Barberini, la bibliotekon Barberini, kiun li honoris per nombraj kaj tre preciozaj varispecaj manuskriptoj. Se mencii ankaŭ la militajn fortikaĵojn, li transformis la havenon de Civitavecchia en veran kaj realan militan havenon, plipotencigis (per kanonoj kies bronzaĵoj devenis el la Panteono) Kastenfrankon kiu ekfunkciis kiel fortreso.

Samtempe mecenate li invitis al Romo artistojn kiel Johanon Kapsberger, muzikiston kaj virtuozan ludanton de tiorba, kaj pentristojn kiel lorenan Claude Lorrain kaj francan Nicolas Poussin.

Afero Galileo kaj Urbano la 8-a

La fama inkvizicia proceso kontraŭ la teorioj de Galileo okazis dum la papado de Urbano la 8-a. La du historiaj protagonistoj amikiĝis ek de la tempo en kiu la estonta papo frekventis la Pizan altan lernejon; kaj, laŭ iuj historiistoj, la studento, kaj poste kardinalo, simpatiis al la sciencaj ideoj de Galilejo. Kial tiu papo ne malhelpis la proceson kaj la kondamnan sentencon? La diversaj hipotezoj allasas dubojn: eble kolerigis la papon, kiu eble jam ekdistanciĝis el tiuj ideoj, la figuro de la tria diskutanto –Simplicio [4]– kiu en la verko Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo ludas naivece, kaj foje stulte, kaj kiun oni kredis aludantan al la papo mem. Tial li havis la historian kulpon akcepti la kondamnon kontraŭ la patro de la moderna scienco lasante al la mondo impreson, ke la katolika eklezio timas la sciencon: tiel ke organizo kiu kreis ĉiujn universitatojn de Okcidento povis esti suspektata batali kontraŭ la sciencoj.

Ne etan, sed nekonsolan, venkon la papo-Simplicio povus ricevi – sed la morto malhelpis ke li tion scios – el la fakto ke la duboj de Simplicio pro kiuj estis kritikitaj kaj rifuzitaj la nepruvantaj pruvoj per kiuj Galilejo subtenis sian ĝustan pozicion, fine trovis komunan aprobon. Simplicio rajtis ĉar, nur post preskaŭ du jarcentoj, sciencistoj aranĝis la pruvantajn pruvojn pri la movoj de la tero ronde de la suno. Oni ne certas ĉu la duboj de Simplicio estis vere la duboj de la papo.

Bibliografio

[5]: Ludwig von Pastor, historiisto pri la papoj kaj katolika eklezio

[6] Hubert Jedin, historiisto