Urbario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
depagado

Urbario estas registro pri posedrajtoj de terreganto kaj laborkvantoj de siaj terregatoj en la mezepoko kaj en la frua novepoko. La esprimo estas ankaŭ uzata por stoklibroj.

La esprimo urbario (resp. latinigite Urbarium) devenas el la malnov-altgermana urberan resp. la mezaltgermana erbern por "produkti" aŭ "doni profiton". Temas pri registro de nemovelaj posedaĵoj, depagoj kaj servoj de terregejo (ekz. monaĥejo) farita pro ekonomiaj, administraj aŭ juraj celoj .

Dum en la frua kaj alta mezepoko la urbariaj listigoj kontentiĝas per posedaj kaj dedonaj listoj, en la malfrua mezepoko tiujn anstataŭas konkretaj posedopriskriboj de konkreta ekonomia sistemo (regado, offico, juĝejo). Urbarioj ekde la 13a jarcento estis grava instrumento por la organizado de la konstituiĝanta landoregado.

Estas uzataj aliaj laŭregionaj esprimoj por urbario.

Literaturo

  • D. Hägermann: "Urbar." In: Lexikon des Mittelalters. Bd. VIII. Stuttgart/Weimar 1999. (Sp. 1286-1289)

Vidu ankaŭ

Ligiloj

--Longharulo 21:57, 10. Jan 2007 (UTC)